PMEG
Elsxutebla PMEG
Se vi volas havi PMEG-on en via propra komputilo por legi sen Interreta konekto, vi elsxutu gxin de cxi tie.
HTML (pakita en ZIP-dosiero)
Jen haveblas la HTML-a PMEG 14.1 (de la 8a de Marto 2008) en du variantoj: kun supersignaj Esperantaj literoj (laux Unikodo) kaj kun X-skribo (“cx, gx...ux”). Elsxutu la elektitan dosieron. Malpaku per zip-programo. Komencu la legadon cxe la pagxo “index.html”. En ambaux variantoj estas tri elekteblaj stilfolioj. Klarigoj pri sxangxado de stilfolio trovigxas en la dosiero “legumin.txt”.
- HTML-a PMEG 14.1 kun supersignoj (“pmeg_14.1_html_unikodo.zip”) - cx. 1,9 megabitokoj
- HTML-a PMEG 14.1 kun X-skribo (“pmeg_14.1_html_x.zip”) - cx. 1,9 megabitokoj
Antauxa versio: Haveblas ankaux la HTML-a PMEG 14.0 (de la 24a de Decembro 2005). Tiu versio respondas al la unua eldono de la papera libro. Ankaux gxi ekzistas en du variantoj: kun supersignaj Esperantaj literoj (laux Unikodo) kaj kun X-skribo (“cx, gx...ux”).
PDF-dosiero
Jen haveblas PMEG 14.0 (de la 24a de Decembro 2005) kiel PDF-dosiero (Unikoda kun veraj supersignoj) legebla ekzemple per la programo “Adobe Reader”. La PDF-dosiero egalas enhave al la unua eldono de la papera libro:
CHM-dosiero
Jen haveblas PMEG 14.0 (Unikoda varianto kun supersignaj Esperantaj literoj) kiel CHM-dosiero, t.e. kiel Vindoza helpodosiero (uzebla versxajne nur en Vindozo):
La CHM-dosiero estas suficxe malgranda por disketo. Gxin kreis Remo CREMASCHI el Brazilo. Multan dankon al li!
Papera libro
Vi ankaux povas acxeti PMEG-on kiel paperan libron.
