PMEG
12.3.6.5. Laux
Laux montras vojon, irejon aux longforman aferon, kiun io sekvas en movo:
Nun mi kuros supren laux la sxtuparo.[FA1.137] = ...sekvante la vojon de la sxtuparo.
Li veturigos nin laux Rejno supren.[Rn.15] La veturo sekvos Rejnon (rivero), cxu en la akvo, cxu sur la bordo.
Ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan.[Re.3]
Gxi [formiko] rampis supren laux la trunko.[FA3.132]
Sxi deflankigxis de la rekta linio, laux kiu sxi kuris gxis nun.[M.212]
Sencxesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laux la mezo de la largxa strato.[M.200]
La boato kuris laux la fluo.[FA2.56] La boato sekvis la direkton de la fluanta akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.
Iru laux la vojo de la prudento.[SS.9] Figura esprimo.
Nevoja direkto «
Laux povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:
Katon oni devas karesi laux la haroj. = ...laux la direkto de la haroj.
Li kusxigxis laux sia tuta longo malantaux flartabakujo.[FA1.98] Li devis sekvi sian propran longon, kiam li kusxigxis.
Konformeco «
Plej ofte laux montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio, signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala signifo estas esprimebla per kontraux):
Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.[FE.26] Mi sekvas lian ordonon.
Se montrigxos, ke estas necese ion aldoni aux sxangxi, mi tion cxi volonte faros laux viaj konsiloj.[L2.149]
Tio cxi estas laux lia gusto.[PE.2434] = ...konforma al lia gusto.
Neniu el ili scias flugi laux signo kaj komando, aux danci laux muziko de pafilegoj.[Rt.70]
Je la oka horo sxi devis laux la kutimo iri al la kudrejo.[M.133]
Mi rakontos cxion laux ordo.[Rz.13]
Mi mem, laux via ekzemplo, volas okupi min per literaturo.[Rz.95]
Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros.[OV.42]
Laux la rugxa mantelo kaj la ora kolcxeno oni povis rekoni la largxan magistratanon.[Rn.21]
Mi preferis ne tusxi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaux formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laux la libera elekto de la uzantoj.[OV.48]
Bazo de eldiro «
Iom subtila nuanco estas la uzo de laux por montri bazon por tio, kion prezentas la tuta frazo, = “se oni konsideras”:
Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj.[FE.25] = Se oni konsideras la projekton de la ingxenieroj... Se pravas la projekto...
La pli juna filino [...] estis la plena portreto de sia patro laux sia boneco kaj honesteco.[FE.11] = ...se oni konsideras sxian bonecon kaj honestecon.
En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaux malricxa laux siaj vestoj kaj aspekto.[FA3.74] = ...tion oni povis kompreni pro sxiaj vestoj kaj aspekto.
Tiu cxi vido laux sxia opinio estis la plej bela.[FA1.53] = Sxia opinio estis, ke tiu cxi vido estas la plej bela.
Laux mi tiu cxi demando estas por la publiko sen signifo.[OV.25] = Se mia opinio estas gxusta... Miaopinie...
La maljuna avo laux sia profesio estis skulptisto.[FA2.109] = Se oni nomas lin laux la profesio...
Vortfarado «
Lauxe = “laux tio, konforme al tio”: Ne forgesu agi lauxe.
Lauxlonge = “laux la longo de io”: Li iris returne al la Orienta strato kaj lauxlonge trairis gxin jam preskaux tutan, kiam eklumis la luno.[FA1.74] (Li trairis la straton ne laux gxia largxo, sed laux gxia longo.) Reirante al la gastejo [...] li dancis lauxlonge de la tuta vojo.[FA1.44]
