PMEG
8.2.1. Nombro cxe radikoj kaj kunmetajxoj
Radikoj per si mem ne esprimas nombron. Radiko povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:
- okula = rilata al okulo aux okuloj
- okule = rilate al okulo aux okuloj
- okulkavo = kavo de okulo
- okulkuracisto = kuracisto de okuloj
- kolora = havanta unu aux plurajn kolorojn
- samideano = ano de la sama ideo aux de la samaj ideoj
- marteli = bati per unu martelo aux per pluraj marteloj
- libroverkado = verkado de libro aux libroj
Oni do ne uzas J-finajxojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras: *okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *sxipojhaveno*, *senharojigi* aux simile, sed okulkuracisto, librovendejo, sxiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por sxipoj, forigi harojn.
J-finajxo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj.
Grupaj radikoj kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da soldatoj) montras cxiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed ili ne per si mem montras, cxu estas unu aux pli ol unu tia grupo:
- familia = rilata al familio aux familioj (rilata al unu aro da parencoj aux al pluraj aroj da parencoj)
- armea = rilata al armeo aux armeoj (rilata al unu aro da soldatoj aux al pluraj aroj da soldatoj)
