PMEG
38.3.4. EK
EK = “komenco de ago, subita ago”. EK estas uzata nur cxe agaj vortoj, kaj cxiam montras manieron de la ago.
Komencigxo «
Plej ofte EK montras, ke ago komencigxas. Gxi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aux neatenditeco:
- labori → eklabori = komenci labori
- kuri → ekkuri = komenci kuri
- sidi → eksidi = komenci sidi
- dormi → ekdormi = komenci dormi, (en)dormigxi
- pluvi → ekpluvi = komenci pluvi
- bruli → ekbruli = komenci bruli (→ ekbruligi = igi ekbruli)
- floro → flori → ekflori = komenci flori (pri ekfloro vidu “Strecxitaj formoj”)
- de → ekde = komence de
La vorto ekde povas iafoje esti utila anstataux de rilate al pasiva participo, aux anstataux de rilate al verbo. En ekde la prefikso EK escepte aperas antaux neaga vorto.
Ankaux la sufikso IGX povas en iuj okazoj montri komencon de ago: sidigxi, estigxi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IGX.
Subiteco «
Iafoje EK montras subitan agon, kiu dauxras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:
- fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi
- brili → ekbrili = subite kaj momente jxeti brilon
- bati → ekbati = fari unu subitan baton
- ridi → ekridi = subite ridi (dum momento)
- rigardo → ekrigardo = rapida subita rigardo
Ordinara radiko «
EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto, aux kiel ordinara radiko:
- ek! = komencu (tuj)!, ni (tuj) komencu!, k.s.
- Ek al li! = Venu! Ni kaptu lin!, k.s.
- eki = komencigxi
- ekigi = komenci
