PMEG
38.2.21. IND
IND = “meritas aux valoras esti farata”. Komparu kun EBL kaj END. Tio, kio staras antaux IND, cxiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. IND-vortoj do cxiam devenas de verboj. Oni povas uzi IND nur cxe objektaj verboj:
- ami → aminda = tia ke gxi meritas esti amata
- legi → leginda = tia, ke gxi valoras esti legata
- vidi → vidinda = tiel bela aux bona, ke gxi valoras esti vidata
- fidi → fidinda = tia, ke gxi meritas esti fidata
- miri → mirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru gxin (= pri gxi)
- ridi → ridinda = tia, ke gxi meritas, ke oni ridu gxin (= pri gxi)
- plori → plorinde = tiel (malbone), ke oni devus plori
- bedauxri → bedauxrinde = tiel (malbone), ke gxi meritas bedauxron
IND ≈ END «
Komence la sufikso END ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankaux kun la signifo de END (“devas esti farata”). Tiu uzo de IND ne estas tute malaperinta:
- ne pardoni → nepardoninda = tia ke oni devas ne pardoni gxin, nepardonenda
- kasxi → kasxinda = tia ke gxi meritas aux ecx devas esti kasxata, kasxenda
- konsideri → konsiderinda = tia ke gxi meritas esti konsiderata, tia ke oni ne povas ne konsideri gxin pro gxia forto, amplekso k.s.
Konstrui sur gxi [la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.[M.74] = ...ne devas esti farate.
Ordinara radiko «
- inda = merita, valora
- indo = merito, valoro
- indigi = fari inda
- prezoinda = inda je sia prezo, suficxe valora por sia prezo
La vorto prezoinda ne sekvas la regulon, ke antaux IND la radiko cxiam havu agan kaj pasivan signifon. La ligfinajxo O montras, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko (normale afikso ne havas ligfinajxon). Tia uzado de ligfinajxo estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni ankaux povas uzi dividostrekon por montri, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko: prez-inda. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je PREZ.
