PMEG
38.2.25. NJ
Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun CXJ kaj ET. Antaux NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas cxirkaux 1 gxis 5 literojn:
- Mario → Manjo[FE.38] aux Marinjo[FE.38]
- Klaro → Klanjo[FE.38]
- Sofio → Sonjo[FE.38] aux Sofinjo[FE.38]
- Patrino → Panjo
- Onklino → Onjo
- Fratino → Franjo
Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzino → Kuzinjo[M.47], knabino → Knabinjo. Eble oni ecx povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro → Klarino → Klarinjo.
