PMEG

Vortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj sufiksoj /

39.1.9. EN

“Besta subfamilio”. Uzata en zoologio post la “tipa” membro de la subfamilio: lutro lutrenoj = “la subfamilio de lutrosimilaj bestoj”, mustelo mustelenoj. Oni uzu EN nur laux la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN respondas al la Latina sufikso “inae”. Komparu kun AC, AL, E, ED kaj OID.