PMEG

37.2.2. A-finajxo

La finajxo A montras, ke oni priskribas ion.

A = “rilata al la afero, tia kiel la afero” k.s.:

  • amika = tia kiel amiko, rilata al amiko...

  • cxevala = tia kiel cxevalo, rilata al cxevalo

  • dira = rilata al la ago diro, farata per diro...

  • bela = havanta la econ belo

A-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias laux la kunteksto:

  • bona mangxo = “mangxo karakterizata de boneco”

  • rapida auxto = “auxto karakterizata de rapideco”

  • okazajxo stranga = “okazajxo karakterizata de strangeco”

  • rugxa domo = “domo kiu havas rugxon kiel econ (kiel koloron)”

En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan signifon:

  • stulta demando ≈ “demando farita pro stulteco”. La demando ne estas stulta en normala senco. Gxi montras stultecon de la demandanto.

  • lauxta cxambro = “cxambro plena je lauxtaj sonoj”. La cxambro ne estas lauxta en ordinara senco, sed gxi enhavas lauxtecon.

  • rugxa koloro = “koloro kiu estas rugxo”. Gxi ne havas rugxon kiel koloron, sed estas mem la koloro rugxo. Rugxa cxi tie ne montras econ, sed identecon.

A-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Gxenerale la signifo de tia A-vorto multe varias laux la kunteksto:

  • regxa konduto = “konduto en maniero karakteriza por regxo, konduto kun la ecoj de regxo”

  • regxa persono = “persono kiu estas regxo, persono de regxa familio” k.s.

  • regxa palaco = “palaco kiu apartenas al regxo”

  • muzika instrumento =  “instrumento uzata por fari muzikon”

  • muzika klereco =  “klereco pri muziko”

  • muzika prezento =  “prezento de muziko”

Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas signifi “rilata al la ago”, sed gxi ankaux povas esti simila al ANT-participo aux INT-participo kun A-finajxo:

  • nutra problemo = “problemo pri nutrado”

  • nutra mangxajxo = “mangxajxo kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn, nutranta mangxajxo”

  • tima homo = “homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema homo”

  • tima krio = “krio pro timo”

  • zorga esploro = “esploro farita kun zorgo”

  • zorga patrino = “patrino kiu zorgas, zorganta/zorgema patrino”

  • morta besto = “ne plu vivanta besto, mortinta besto”

  • morta kondamno = “kondamno al morto”

  • morta vundo = “vundo kiu povus kauxzi morton”

Aga radiko sed eca signifo «

A-vorto kun aga radiko normale havas ian signifon laux la cxi-antauxaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj estas uzataj kun signifo pure eca, en kiu la aga signifo de la radiko plene malaperis. Tia uzo ekzistas de la unuaj tempoj, iaokaze ecx cxe Zamenhof, sed nur cxe limigita grupo de radikoj. Ne temas pri vortfara principo gxenerale uzebla. Tia uzo estas do esence neregula. Gxi povas kauxzi problemojn kaj miskomprenojn, kaj estas tial evitinda:

  • korekti = “senerarigi” korekta

    1. (bona sed malofta uzo) = “rilata al korektado, senerariga”: korektaj principoj = “principoj pri korektado”, korekta edukado = “edukado, kiu korektas (kiu forigas erarojn)”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “senerara”: *korekta teksto* = “senerara teksto”. Gxi ne estas suficxe *korekta*.M.75

  • kompliki = “gxene malsimpligi” komplika

    1. (bona uzo) “rilata al komplikado, komplikanta”: komplika faktoro = “faktoro, kiu kauxzas (gxenan) malsimplecon”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “gxene malsimpla”: *komplika rezonado* = “(gxene) malsimpla rezonado”, *komplikaj reguloj* = “malsimplaj reguloj”.

  • konfuz/i = “malordigi, malklarigi, perpleksigi, intermiksi” konfuza

    1. (bona uzo) = “rilata al konfuzado, tia ke gxi kauxzas malordon, malklarecon aux perpleksecon”: konfuzaj demandoj = “demandoj, kiuj konfuzas (kiuj kauxzas perpleksecon)”, konfuzaj vortojOV.319 = “vortoj, kiuj konfuzas (kiuj kauxzas miskomprenojn)”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “malorda, malklara, perpleksa”: *konfuzaj pensoj* = “malordaj pensoj”, *konfuza impreso* = “malorda (konfuzita) impreso”. La distingo inter la bonaj kaj malbonaj uzoj de konfuza povas esti iom subtila, cxar tio, kio mem estas malorda ofte pro tio ankaux kauxzas malordon.

  • fusxi = “malbone fari” fusxa

    1. (bona uzo) = “rilata al fusxado, malboniga”: fusxa agado = “agado, kiu fusxas (ion)”.

    2 (evitinda uzo) = “malbone farita, fusxita”: *fusxa rezulto* = “malbona rezulto, fusxita rezulto”.

  • veki = “interrompi ies dormon” veka

    1. (bona uzo) = ”rilata al vekado, vekanta”: veka signalo = “signalo, kiu vekas”.

    2. (evitinda uzo) = “ne (plu) dormanta”: *Mi estas veka jam de du horoj.*

  • suspekti = “sen pruvo pensi, ke io estas malbona aux ke iu estas kulpa” suspekta

    1. (bona uzo) =“rilata al suspektado, suspektanta”: suspekta mieno = “mieno, kiu esprimas suspektadon (mieno de suspektanta persono)”.

    2. (evitinda uzo) = “tia ke gxi vekas suspekton, suspektinda”: Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.FE.35 Jam delonge apenaux iu uzas la vorton suspekta en tiu stranga maniero. Anstatauxe oni uzas la tute logikan formon suspektinda (ankaux eblas suspektiga). Tiun unikan kaj izolitan ekzemplon en la Fundamento oni do rigardu kiel evitindan arhxaikajxon.

Ofte tia evitinda A-vorto similas sence al pasiva participo kun AT aux IT: *komplika* (“malorda”) ≈ komplikita, *korekta* (“senerara”) ≈ korektita. Sed la sencoj ne estas egalaj. Cxe la neparticipaj simplaj (kaj evitindaj) formoj temas nur pri la eco (la ago eble tute ne okazis). La respondaj participaj formoj tamen cxiam montras, ke la ago okazis aux okazas.

Evitinda uzo «

Se oni uzas tiajn A-vortojn kun nure eca (ne-aga) senco, oni povas doni la impreson, ke la radikoj mem estas ecaj. Tio povas kauxzi, ke oni erare aldonas IG-sufikson al la verbaj formoj uzante kasxigi anstataux kasxi, vekigi anstataux veki, komplikigi anstataux kompliki, korektigi anstataux korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj tamen havas aliajn tre specialajn signifojn: kasxigi = “igi iun kasxi ion”, vekigi = “igi iun veki iun”, komplikigi = “igi iun kompliki ion” k.t.p. Tio ankaux povas kauxzi, ke la simplaj verbaj formoj mise uzigxas kun la signifo “esti tia”. Korekti ne signifas “esti senerara”, sed “igi senerara”. Kompliki ne signifas “esti malsimpla”, sed “malsimpligi”. Oni do prefere ne plu uzu tiajn vortojn kiel korekta, komplika k.t.p. en tia nenormala maniero. Oni uzu korekta nur kun la senco “rilata al korektado”, komplika nur por “rilata al komplikado” k.t.p. Se oni volas esprimi la ideon “senerara”, oni uzu senerara aux gxusta. Se oni volas esprimi la ideon “malsimpla”, oni diru “malsimpla”, k.t.p.

Noto: En la komencaj tempoj la principoj por fari A-vortojn el ne-ecaj radikoj ne estis klare vortumitaj. Tial oni iafoje kreis tiajn vortojn intuicie kaj improvize, kaj ne malofte sub influo de similaj formoj en naciaj lingvoj. Pro tio enkondukigxis en la lingvon tiaj cxi A-vortoj kun neregulaj sencoj. Kvankam oni povas trovi tian uzon cxe Zamenhof kaj cxe multaj aliaj gravaj Esperantistoj, kaj en unu okazo ecx en la Fundamento, temas klare pri neregulajxoj. La grava gramatiko PAG mem uzadis korekta kun la signifo “senerara”, kaj tute ne avertis kontraux tia uzo. Kaj la unuaj versioj de PMEG ecx provis defendi tian uzon (precipe pro gxia Zamenhofeco). Sed multaj firme opinias, ke tia uzo estas malbona kaj evitinda, kaj fakte ili pravas.

Falsi kaj falsa «

Iom speciala okazo de A-vorto el aga radiko estas la vorto falsa:

  • falsi = 1. “trompe sxangxi ion farante gxin malauxtentika”: falsi dokumenton, falsi historion, 2. “trompe krei ion malauxtentikan kiel imiton de io valora”: falsi monon, falsi subskribon.

  • falsa = 1. “karakterizata de falsado”: falsa interpreto, falsa atesto, 2. “malauxtentika, falsita”: falsa dokumento, falsa mono, falsa subskribo, falsaj dentoj. La dua signifo estas pli ofta.

Principe tio estas simila al la cxi-antauxe montritaj ekzemploj korekti/korekta, kompliki/komplika k.t.p. Sed la uzo de falsa por “malauxtentika” kaj “falsita” estas tre ofta kaj firme enradikigxinta (kaj ankaux Zamenhofa), kaj la rilato inter falsi kaj falsa estas suficxe kompleksa. Tial sxajnas, ke oni devas akcepti (aux almenaux toleri), ke la vorto falsa estas tiamaniere uzata. Oni tamen atentu, ke falsa ne signifas simple “malgxusta/malvera”. Falsa respondo ne estas nur malgxusta respondo, sed respondo, kiu intence prezentas malveron por trompi. La respondalternativoj en kvizo do ne estas korektaj kaj falsaj, sed gxustaj kaj malgxustaj aux pravaj kaj malpravaj.

En la Baza Radikaro Oficiala la Akademio de Esperanto en 1974 akceptis kaj aprobis tian tradician ecan uzon de falsa, deklarante, ke la radiko FALS havas du apartajn signifojn, unu agan kaj unu ecan.

Sed tamen oni kompreneble povas kaj rajtas uzi malauxtentika kaj falsita anstataux falsa, se oni tion preferas.