HTML5
Novajxoj: Atributosxangxoj
En HTML5 okazis multaj diversaj sxangxoj, kiuj rilatas al atributoj de elementoj.
- Sxangxoj pri bazaj atributoj
- Novaj nebazaj atributoj
- Forigitaj atributoj
- Malrekomendataj atributoj
- Aliaj atributaj sxangxoj
Bazaj atributoj
Pluraj atributoj, kiuj ekzistis jam en HTML 4, nun estas uzeblaj cxe cxiaj elementoj. Tiaj atributoj estas nomataj bazaj atributoj. Ili estas accesskey, class, dir, id, lang, style, tabindex kaj title. Krome la atributo xml:space, kiu ekzistis jam en XHTML 1.0, kaj kiu havas sencon nur en XHTML5 (kaj nur en tre specialaj okazoj), estas nun principe uzebla cxe cxiaj elementoj (gxi indikas, kiel spacosignojo estu traktataj).
En HTML5 aldonigxis ankoraux pliaj bazaj atributoj:
- La atributo
contenteditableindikas, ke la elemento estas redaktebla. La uzanto povas sxangxi la elementon kaj manipuli ties HTML-markojn. - La atributo
contextmenupovas montri kuntekstan menuon provizitan de la pagxokreinto. - Cxia ajn atributo, kies nomo komencigxas per
data-, estas libere uzebla laux la bontrovo de la pagxokreanto por specialaj celoj. Tio estas aparte klarigita en la pagxo “Novajxoj:data-atributoj“. - La atributoj
draggable(= “sxovebla”) kajdropzone(= ”demetozono”) povas esti uzataj kune kun la nova HTML5-a aplikprograma interfaco por sxovado kaj demetado de elementoj. Tiu interfaco jam estas suficxe bone regata de pluraj TTT-legiloj (sed ne de cxiuj). Cxi tie tamen provizore ne aperas pliaj klarigoj pri tiu temo. - La bulea atributo
hiddenindikas, ke elemento ne estas valida (ne plu valida aux ankoraux ne valida), kaj sekve ordinare kasxita de la uzanto. Unu ekzemplo povas esti parto de pagxo, kiu estu montrata nur post kiam la uzanto ensalutis (per uzantonomo kaj pasvorto). Por neensalutintaj uzantoj tiu parto ne estas sencohavo, kaj sekve gxi ne estu montrata. - La atributoj
rolekajaria-*povas esti uzataj por doni instrukciojn al asistaj tehxnikoj (ekzemple helpiloj por blindaj uzantoj). La uzo de tiuj atributoj estas grava, sed tre kompleksa temo, kiun mi provizore ne klarigas cxi tie. - La atributo
spellcheckindikas, cxu la enhavo de la elemento estas submetinda al literuma kaj gramatika kontrolado. La eblaj valoroj estastrue(= vera, t.e. kontrolado povas okazi),false(= falsa, t.e. kontrolado ne okazu) kaj malpleno (neniu valoro, kio signifas, ke uzigxu la defauxlto, kiu eventuale estas la valoro de la patra elemento). Tia kontrolado povas esti plenumata de funkcioj en la TTT-legilo mem, de kromprogramo, de Javaskripto, aux alimaniere.
Krome en HTML5 cxiuj eventaj atributoj de HTML4, kun la formo onEVENTO-NOMO (t.e. onclick, onmouseover, onchange k.a.), estas bazaj atributoj. Aldone HTML5 enkondukas plurajn novajn tiajn bazajn atributojn eventajn por nove difinitaj eventoj, ekzemple onplay por la evento play (= “ludigo”) uzata de la aplikprograma interfaco de elementoj kiel video kaj audio.
Novaj nebazaj atributoj
En HTML5 estis enkondukitaj pluraj novaj atributoj de jamaj elementoj. Multaj el tiuj novaj atributoj ankoraux ne funkcias en la hodiauxaj TTT-legiloj. (Tie, kie temos cxi-poste pri atributoj de formularaj elementoj, pliaj detaloj ofte trovigxas en la pagxo pri formularoj.)
- La elementoj
akajareanun povas havi la atributonmedia. - La elemento
areanun havas la novajn atributojnhreflang,typekajrel. - La elemento
basepovas havi la atributontarget. - La elemento
metapovas havi la atributoncharset. - La nova atributo
autofocuspovas esti uzata cxe la elementojinput(krom kiam tiestype-atributo havas la valoronhidden),select,textareakajbutton. Gxi indikas ke la koncerna elemento auxtomate ricevu fokuson cxe la unua sxargo de la pagxo. La nova atributo
placeholderpovas esti uzata cxe la elementojinputkajtextarea; Gxi indikas helpan sugeston pri enmetado de datumoj. Ekzemple:<input type="email" placeholder="iu@example.com"/>La nova atributo
formpovas esti uzata cxe la elementojinput,output,select,textarea,button,label,objectkajfieldset. Per gxi eblas ligi tian elementon al formularo (en HTML5 formularaj elementoj rajtas esti metitaj ien ajn, ne nur ene deform-elemento). Ekzemple:<label>Retposxto: <input type="email" form="miaformularo" name="retposhto"/> </label> [...] <form id="miaformularo">[...]</form>La nova atributo
requiredpovas esti uzata cxe la elementojinput(krom kiam ties atributotypehavas la valoronhidden,image,submitaux alian butonecan valoron),selectkajtextarea. Gxi indikas, ke la uzanto devas enmeti ian valoron en tiun formularan kampon por povi forsendi la formularon; en la okazo deselect-elemento ties unuaoption-elemento tiam devas havi malplenan valoron. Ekzemple:<label>Koloro: <select name="koloro" required="required"> <option value="">Bv. elekti koloron</option> <option>Rugxo</option> <option>Verd</option> <option>Bluo</option> </select></label>- La nova bulea atributo
disabledpovas esti uzata cxe la elementofieldset. Gxi malaktivigas cxiujn formularajn ilojn ene de tiufieldset; kromefieldset-elemento povas nun havi la atributonname, kiu povas utili cxe manipulado per Javaskripto. - La elemento
inputhavas plurajn novajn atributojn, kiuj diversmaniere limigas la eblajn valorojn kaj uzojn:autocomplete,min,max,multiple,patternkajstep. Kromeinputhavas la novan atributonlist, kiu povas uzigxi kunlabore kun la nova elementodatalist.input-elementoj nun havas ankaux la atributojnwidthkajheight, kiuj povas indiki (en bilderoj) respektive la largxon kaj la alton de la koncerna bildo, kiam latype-atributo de lainput-elemento havas la valoronimage. - La elementoj
inputkajtextareahavas novan atributondirname, kiu specifas nomon de plia kampo auxtomate aldonota al tiuj kampoj, kiuj estos senditaj kun la formularo. La valoro de tiu plia kampo estos la tekstodirekto (ltr, = “demaldestre-dekstren” auxrlt= “dedekstre-maldekstren”) de tiuj datumoj, kiujn enhavas la bazainput-elemento auxtextarea-elemento (tiuj valoroj povas esti sxangxataj de la uzanto, kiam tiu enskribas la datumojn). - La elemento
textareahavas la du novajn atributojnmaxlengthkajwrap, kiuj indikas respektive la maksimuman datumlongon kaj la linifaldan konduton de latextarea-elemento. - La elemento
formhavas novan bulean atributonnovalidate, kiu povas esti uzata por malsxalti auxtomatan kontroladon de la formularo antaux la forsendo. - La elementoj
inputkajbuttonhavas la novajn atributojnformaction,formenctype,formmethod,formnovalidatekajformtarget. Se tia atributo cxeestas, ties valoro superregas la respondan valoron de la atributojaction,enctype,method,novalidatekajtargetcxe la respondaform-elemento. - La elemento
menuhavas la du novajn atributojntypekajlabel.typeindikas la tipon de la menuo:list(la defauxlta valoro) = lista menuo,context= kunteksta menuo,toolbar= ilobreta menuo.labelindikas etikedon uzotan, kiam la koncerna menuo aperas kiel submenuo en plurnivela menuo. - La elemento
stylehavas la novan bulean atributonscoped, kiu povas esti uzata por limigi la validecon de la koncernaj stilreguloj al tiu elemento, kiu estas patro de la koncernastyle-elemento, kaj al cxiuj ties idaj elementoj. - La elemento
scripthavas la novan atributonasync, kiu povas (kunlabore kun la malnova bulea atributodefer) influi la sxargadon de kaj plenumadon de la Javaskripta kodo de lascript-elemento: Gxenerale, se cxeestasasync, la programkodo estos plenumita, kiam gxi estos havebla; se mankasasync, sed cxeestasdefer, tiam la programkodo estos plenumita nur post plena sxargo de la pagxo; se mankas kajasynckajdefer, tiam la programkodo estos sxargita kaj plenumita antaux ol la pagxosxargado estos dauxrigata.asyncpovas esti uzata nur, se la Javaskripta kodo estas indikita pere desrc-atributo. - La elemento
htmlhavas la novan atributonmanifest, kiu indikas manifesto-dosieron uzotan, kiam la pagxo estas programeca kaj sekvas la nova HTML5-a aplikprograma interfaco por senkonektaj TTT-aplikajxoj (TTT-pagxaj programoj uzeblaj ankaux sen Interreta konekto). La elemento
linkhavas la novan atributonsizes, kiu povas esti uzata, kiam larel-atributo de lalink-elemento havas la valoronicon. Tiam lahref-atributo indikas piktogramon, kiu povas esti uzata por reprezenti aux simboli la pagxon, kaj lasizes-atributo indikas la haveblajn grandojn de tiu piktogramo. Ekzemple:<head> <title>Ekzemplo</title> <link rel="icon" href="favicon.png" sizes="16x16" type="image/png"/> <link rel="icon" href="windows.ico" sizes="32x32 48x48" type="image/vnd.microsoft.icon"/> <link rel="icon" href="mac.icns" sizes="128x128 512x512 8192x8192 32768x32768"/> <link rel="icon" href="iphone.png" sizes="57x57" type="image/png"/> <link rel="icon" href="gnome.svg" sizes="any" type="image/svg+xml"/> </head>sizes="any"signifas, ke la koncerna piktogramo estas skalebla (t.e. gxi povas esti transformita al ajna grando sen kvalitoperdo).- La elemento
olhavas la novan bulean atributonreversed, kiu indikas, ke la listordo estas malkreska (alie gxi estas kreska). La komencan numeron tiam indikas la atributostart. - La elemento
iframehavas la novan bulean atributonseamless, kiu indikas, ke la enhavo de laiframeestu prezentata kvazaux gxi estus parto de la patra pagxo (t.e. sen videblaj limoj). - La elemento
iframehavas la novan atributonsrcdoc, kiu enhavas HTML-kodon, kiu estu la enhavo de la koncernaiframe. Normale oni indikas tiun enhavon per url-o (adreso) de HTML-pagxo ensrc-atributo. Oni povas uzisrcdockajsrcsamtempe. Tiam tiaj TTT-legiloj, kiuj komprenasscrdoc, uzas tiun HTML-kodon, dum aliaj TTT-legiloj uzas la dokumenton indikitan persrc. Apenaux iu TTT-legilo nun (en Junio 2011) komprenassrcdoc-on, sed jen tamen testopagxo, kiu provas uzi la atributonsrcdoc. - La elemento
iframehavas la novan atributonsandbox, kiu povas indiki diversajn limigojn pri la uzo de la enhavo de laiframe(kiu povas enteni dangxerajxojn, precipe se gxi venas de alia servilo). Cxar tiu sekureco-temo estas tre kompleksa kaj malfacila, kaj cxar ankoraux (en Junio 2011) apenaux iu TTT-legilo komprenas tiun atributon (la sola escepto estas la legilo Chrome), mi provizore ne donas cxi tie pliajn klarigojn de tiu temo.
Forigitaj atributoj
Multaj malnovaj atributoj estis tute forigitaj en HTML5:
revkajcharsetcxe la elementojlinkkaja.shapekajcoordscxe la elementoa.longdesccxe la elementojimgkajiframe.targetcxe la elementolink.nohrefcxe la elementoarea.profilecxe la elementohead.versioncxe la elementohtml.namecxe la elementoimg(uzu anstatauxe la atributonid).schemecxe la elementometa.archive,classid,codebase,codetype,declarekajstandbycxe la elementoobject.valuetypekajtypecxe la elementoparam.axiskajabbrcxe la elementojtdkajth.scopecxe la elementotd.summarycxe la elementotable.aligncxe la elementojcaption,iframe,img,input,object,legend,table,hr,div,h1,h2,h3,h4,h5,h6,p,col,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.alink,link,textkajvlinkcxe la elementobody.backgroundcxe la elementobody.bgcolorcxe la elementojtable,tr,td,thkajbody.bordercxe la elementoobject.cellpaddingkajcellspacingcxe la elementotable.charkajcharoffcxe la elementojcol,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.clearcxe la elementobr.compactcxe la elementojdl,menu,olkajul.framecxe la elementotable.framebordercxe la elementoiframe.heightcxe la elementojtdkajth.hspacekajvspacecxe la elementojimgkajobject.marginheightkajmarginwidthcxe la elementoiframe.noshadecxe la elementohr.nowrapcxe la elementojtdkajth.rulescxe la elementotable.scrollingcxe la elementoiframe.sizecxe la elementohr.typecxe la elementojli,olkajul.valigncxe la elementojcol,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.widthcxe la elementojhr,table,td,th,col,colgroupkajpre.
Malrekomendataj atributoj
Kelkaj atributoj plu restas en HTML5, sed oni tamen malrekomendas ilian uzon:
bordercxe la elementoimg: se oni uzas tiun atributon gxi devas havi la valoron0(sed prefere oni uzu stilfolion).languagecxe la elementoscript: se oni uzas tiun atributon, cxi devas havi la valoronJavaScript(kun ajna uskleco), kaj gxi ne rajtas konflikti kun la atributotype.namecxe la elementoa: uzu antatauxe la atributonid.summarycxe la elementotable.
Aliaj atributaj sxangxoj
- La atributo
forcxeli-elementoj ne plu estas malrekomendata. - La atributo
startcxeol-elementoj ne plu estas malrekomendata. - La atributo
targetcxe la elementojakajareane plu estas malrekomendata. - La atributo
typecxe la elementoscriptne plu estas bezonata, se la uzata programolingvo estas ECMAScript (t.e. Javaskripto). - La atributo
typecxe la elementostylene plu estas bezonata, se la uzata stilfolia lingvo estas CSS. - La atributo
bordercxe la elementotablerajtas havi nur la valoron1aux malplenan valoron. - La atributoj
widthkajheightcxeimgkaj aliaj elementoj ne plu rajtas havi procentajxon kiel valoron, sed nur nombron (de bilderoj).