HTML5

Baza dokumento

Jen ekzemplo de dokumentoskeleto kun cxiuj diversaj rekomendindaj formalajxoj por poliglota HTML5. Uzu gxin lauxbezone kiel bazon por viaj pagxoj.

<!DOCTYPE html>
<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
<head>
  <meta charset="UTF-8"/>
  <title>Ekzemplo</title>
</head>
<body>
...
</body>
</html>

Tiu skeleto konsistas el la jenaj partoj:

  • Deklaro pri dokumentotipo
  • html-elemento (la efektiva dokumento)
    • head-elemento: la dokumenta “kapo” kun (ordinare deviga) title-elemento (“titolo”)
    • body-elemento: la dokumenta “korpo”, t.e. la efektiva enhavo de la dokumento (tio, kion TTT-legilo prezentas al leganto)

Deklaro pri dokumentotipo

HTML5-dokumento komencigxu per deklaro pri la dokumentotipo. Gxi aspektas jene:

<!DOCTYPE html>

Tiu deklaro estas multe pli simpla ol la dokumentotipaj deklaroj de antauxaj versioj de HTML kaj XHTML. Krome gxi ecx ne estas formale necesa. Estas tamen forte rekomendinde uzi gxin, cxar pro gxi praktike cxiuj modernaj TTT-legiloj auxtomate sxaltas sian t.n. striktan modon, provante konduti kiom eble laux la reguloj kaj normoj. Alie estas risko, ke ili sxaltas la t.n. kaprican modon, kiu ekzistas nur por kongruo kun tre malnovaj pagxoj faritaj por malnovaj legiloj, kiuj ofte kondutis erare.

Noto: En HTML-sintaksa HTML5 oni povas skribi la vortojn ”DOCTYPE” kaj ”html ”en la dokokumentotipa deklaro lauxplacxe kun majuskloj aux minuskloj, sed en XHTML5 kaj en poliglota HTML5 oni devas uzi majusklojn en la vorto “DOCYTPE”, sed minusklojn en la vorto “html”.

Noto: Ekzistas iom pli komplika varianto de la HTML5-a dokumentotipa deklaro: <!DOCTYPE html SYSTEM "about:legacy-compat">. La aldonajxo SYSTEM "about:legacy-compat" estas efektive sensenca. Gxi aperas nur cxar iuj XML-aj iloj, per kiuj eblas krei HTML-kodon, ne povas krei la bazan simplan dokumentotipan deklaron de HTML5. Ili volas nepre aldoni ion plian. Se oni uzas tian ilon por krei sian HTML-on, oni povas igi gxin krei la pli longan deklaron. Alie oni uzu la ordinaran simplan deklaron.

Noto: Se oni uzas XHTML5-on, oni povas aldoni komence ankaux XML-deklaron. Tia deklaro tiam trovigxu antaux la dokumentotipa deklaro, do plej unue en la dokumento. Gxi povas aspekti ekz. jene: <?xml version="1.0" encoding="UTF-8"?>. Se oni uzas la kodprezenton UTF-8, kaj tio estas cxiuokaze forte rekomendinda, oni ne bezonas uzi XML-deklaron. En HTML-sintaksa HTML5 tia deklaro cxiuokaze ne povas aperi. Poliglota HTML5 estas ebla nur, se oni uzas la kodprezenton UTF-8, kaj forlasas la XML-deklaron.

Deklaro de nomspaco kaj homa lingvo

En XHTML5, kaj en poliglota HTML5, oni devas inkluzivi ankaux deklaron pri t.n. nomspaco. Tiu deklaro aperu kiel atributo en la komenca html-marko. La nomspaca deklaro aspektu ekzakte jene:

xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml"

En poliglota HTML5 oni ankaux devas en la komenca html-marko indiki la homan lingvon de la dokumento. Ekzemple:

xml:lang="eo" lang="eo"

La ekzemplo diras, ke la homa lingvo de la dokumento estas Esperanto. (En poliglota HTML5 necesas diri tion dufoje!)

Anonco de signokodo

Ene de la head-elemento estas rekomendinde meti deklaron pri la uzata signokodo (kodprezento). En (X)HTML5 eblas fari tion en pli simpla maniero ol en antauxaj versioj de HTML kaj XHTML:

<meta charset="UTF-8"/>

Tio esprimas, ke oni uzas Unikodon laux ties kodprezento UTF-8. Tio estas la sola ebla elekto en poliglota HTML5. Krome estas tre rekomendinde anonci uzon de UTF-8 ankaux en la HTTP-cxapo sendata de la servilo antaux la efektiva pagxo.

Al la sekva parto, “XHTML-sintakso”