HTML5
Simpla HTML5
En la cetero de tiu cxi pagxaro mi klarigis kiel uzi poliglotan HTML5, t.e. kiel verki HTML5-pagxojn, kiuj samtempe sekvas la sintaksajn regulojn de HTML kaj la sintaksajn regulojn de XML (= XHTML5). Sed plej multaj ne zorgas pri kongruo kun XML, kaj verkas siajn pagxojn nur laux la sintaksaj reguloj de HTML. Tio signifas, ke ili povas multon skribi en pli simpla maniero. Cxi tie mi klarigos, kiaj simpligoj eblas, se oni ne zorgas pri XML. Se vi mem tute ne celas uzi iajn XML-ajn ilojn por krei aux prilabori viajn pagxojn, vi tute bone povas uzi tiajn simpligojn. Viaj pagxoj estos tute lauxnormaj.
- Malplenaj elementoj ne bezonas finan
/
-signon - Libera uskleco de markonomoj kaj atributonomoj
- Simpligitaj buleaj atributoj
- Atributovaloroj sen citiloj
- Neuzo de la atributoj
xmlns
kajxml:lang
- Ellaseblaj markoj
Malplenaj elementoj ne bezonas finan /
-signon
Elementoj, kiuj cxiam estas malplenaj, kaj kiuj do ne povas havi veran finmarkon, devas en XHTML havi finan suprenstrekon, /
, en la malferma marko, ekzemple <br/>
. Tiuj finaj suprenstrekoj ne estas bezonataj en simpla HTML5 (sed ili ja estas permesataj).
Oni do povas skribi ekzemple jene:
<meta charset="UTF-8">
<br>
<hr>
<img src="bildo.png" alt="Teksto">
<input type="email" value="">
Libera uskleco de markonomoj kaj atributonomoj
Nomoj de markoj kaj atributoj povas en simpla HTML5 uzi cxian ajn usklecon. La marko span
povas skribigxi kiel SPAN
, Span
, SpaN
k.t.p. La atributo class
povas skribigxi kiel CLASS
, Class
, CLass
k.t.p. lauxplacxe. Tamen plej multaj preferas aux uzi cxiam minusklojn, aux cxiam majusklojn, sed tio estas pure estetika afero.
Simpligitaj buleaj atributoj
Buleaj atributoj povas esti skribataj kun nura atributonomo sen egalsigno kaj sen valoro en simpla HTML5. La nura cxeeesto de la atributonomo suficxas. Tio estas tre ofta en la praktiko. Iuj ecx ne scias, ke ankaux eblas skribi valoron. La valoro cxiuokaze povas nur esti malpleno aux teksto egala al la nomo de la atributo (ambaux variantoj havas la saman signifon!). Jen kelkaj ekzemploj de elementoj kun buleaj atributoj skribitaj en tia minumimigita stilo:
<option value="1" selected>
<input type="checkbox" checked>
<form novalidate action="servo.php">[...]</form>
Atributovaloroj sen citiloj
La valorojn de atributoj oni povas plej ofte skribi sen citiloj, ekzemple class=iaklaso
. Citiloj estas bezonataj en simpla HTML5, nur se la valoro enhavas spacosignon aux iun el la jenaj signoj: " ' ` = < >
Jen ekzemplo de video
-elemento kun malmulta uzado de citiloj cxe atributovaloroj (kaj kun libera uskleco cxe nomoj de markoj kaj atributoj kaj kun minimumigita bulea controls
-atributo):
<VIDEO width=640 height=360 controls
title="Tiu cxi filmo estas tre bona!">
<SOURCE SRC=video.webm TYPE=video/webm />
<SOURCE SRC=video.ogg TYPE=video/ogg />
<P>
Sxajnas, ke la <code>video</code>-elemento
(kun filmo en WEBM-formo aux OGG-formo)
ne funkcias en via TTT-legilo.
Vi povas anstatauxe elsxuti la filmon:
<a href=video.webm>video.webm</a>
aux
<a href=video.ogg>video.ogg</a>.
</P>
</VIDEO>
Grave: Rimarku la spacetojn post TYPE=video/webm
kaj TYPE=video/webm
. Tiuj spacetoj devas nepre cxeesti, cxar poste sekvas la signo /
(suprenstreko), kiu indikas la finon de tiu elemento. Se oni ne metus tie spacetojn, la TTT-legiloj pensus, ke tiu lasta suprenstreko estas parto de la atributovaloro! Aliflanke tiaj fermaj suprenstrekoj en malplenaj elementoj estas tute libervolaj en simpla HTML5, kaj sekve plej multaj preferas la pli simplan formon <SOURCE SRC=video.webm TYPE=video/webm>
.
La solaj neeviteblaj atributaj citiloj en tiu ekzemplo estas cxe la title
-atributo. Ili necesas, cxar la valoro enhavas spacetojn.
Noto: Se oni uzas citilojn ene de atributa valoro, oni devas iom atenti: Se ene de la valoro uzigxas simpla citilo, '
, tiam oni devas uzi duoblajn citilojn, "
, antaux kaj post la valoro, kaj inverse. Ekzemple <p title="Strange'">
, aux <p title='Strange"'>
. Sed oni ankaux povas uzi en la valoro la simbolan signonomon "
anstataux "
.
Neuzo de la atributoj xmlns
kaj xml:lang
La html
-elemento ne bezonas la atributojn xmlns
kaj xml:lang
en simpla HTML5. Sekve baza dokumentoskeleto povas aspekti jene:
<!DOCTYPE html>
<html lang=eo>
<head>
<meta charset=UTF-8>
<title>Ekzemplo</title>
</head>
<body>
...
</body>
</html>
Ankaux aliloke oni ne bezonas uzi la atributon xml:lang
por indiki lingvon. Suficxas la atributo lang
:
<p lang="eo">La Franco diris <span lang="fr">Bonjour!</span>.</p>
Ellaseblaj markoj
Simpla HTML5 permesas forlasi komencajn kaj finajn markojn en multaj okazoj, sed ja ne cxiam. Forlasado de komenca marko ne signifas, ke la elemento ne ekzistas. La komenco de elemento povas esti indikata de la kunteksto.
Jen listo de cxiuj okazoj, en kiuj markoj povas esti forlasataj (se vi trovas la liston de reguloj malfacile memorebla, vi simple cxiam uzu cxiujn tiuj markojn, kio cxiuokaze estas konsilinda praktiko):
- La komenca marko de
html
-elemento povas esti ellasata, se la unua afero ene de lahtml
-elemento ne estas komento. - La fina marko de
html
-elemento povas esti ellasata, se lahtml
-elementon ne tuj sekvas komento. - La komenca marko de
head
-elemento povas esti ellasata, se la elemento estas malplena, aux se la unua afero ene de lahead
-elemento estas elemento. - La fina marko de
head
-elemento povas esti ellasata, se lahead
-elementon ne tuj sekvas spacosigno aux komento. - La komenca marko de
body
-elemento povas esti ellasata, se la elemento estas malplena, aux se la unua afero ene de labody
-elemento ne estas spacosigno aux komento, krom se la unua afero ene de labody
-elemento estasscript
-elemento auxstyle
-elemento. - La fina marko de
body
-elemento povas esti ellasata, se labody
-elementon ne tuj sekvas komento. - La fina marko de
li
-elemento povas esti ellasata, se la elementon tuj sekvas aliali
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
dt
-elemento povas esti ellasata, se ladt
-elementon tuj sekvas aliadt
-elemento auxdd
-elemento. - La fina marko de
dd
-elemento povas esti ellasata, se ladd
-elementon tuj sekvas aliadd
-elemento auxdt
-elemento, aux se ne estas plua da enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
p
-elemento povas esti ellasata, se lap
-elementon tuj sekvas iu el la elementojaddress
,article
,aside
,blockquote
,dir
,div
,dl
,fieldset
,footer
,form
,h1
,h2
,h3
,h4
,h5
,h6
,header
,hr
,menu
,nav
,ol
,p
,pre
,section
,table
auxul
, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento kaj la patra elemento ne estasa
-elemento. - La fina marko de
rt
-elemento povas esti ellasata, se lart
-elementon tuj sekvas aliart
-elemento auxrp
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
rp
-elemento povas esti ellasata, se larp
-elementon tuj sekvas aliarp
-elemento auxrt
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
optgroup
-elemento povas esti ellasata, se laoptgroup
-elementon tuj sekvas aliaoptgroup
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
option
-elemento povas esti ellasata, se laoption
-elementon tuj sekvas aliaoption
-elemento, aux se gxin tuj sekvasoptgroup
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La komenca marko de
colgroup
-elemento povas esti ellasata, se la unua afero ene de lacolgroup
-elemento estascol
-elemento, kaj se la tuj antauxa elemento ne estas aliacolgroup
-elemento, kies fina marko estas ellasita. (Gxi ne povas esti ellasata, se la elemento estas malplena.) - La fina marko de
colgroup
-elemento povas esti ellasata, se lacolgroup
-elementon ne tuj sekvas spacosigno or komento. - La fina marko de
thead
-elemento povas esti ellasata, se lathead
-elementon tuj sekvastbody
-elemento auxtfoot
-elemento. - La komenca marko de
tbody
-elemento povas esti ellasata, se la unua afero ene de latbody
-elemento estastr
-elemento, kaj se la tuj antauxa elemento ne estastbody
-elemento,thead
-elemento auxtfoot
-elemento, kies fina marko estas ellasita. (Gxi ne povas esti ellasata, se la elemento estas malplena.) - La fina marko de
tbody
-elemento povas esti ellasata, se latbody
-elementon tuj sekvastbody
-elemento auxtfoot
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
tfoot
-elemento povas esti ellasata, se latfoot
-elementon tuj sekvastbody
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
tr
-elemento povas esti ellasata, se latr
-elementon tuj sekvas aliatr
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
td
-elemento povas esti ellasata, se latd
-elementon tuj sekvas aliatd
-elemento auxth
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento. - La fina marko de
th
-elemento povas esti ellasata, se lath
-elementon tuj sekvas aliath
-elemento auxtd
-elemento, aux se ne estas plua enhavo ene de la patra elemento.
Kompreneble, se oni bezonas aldoni atributojn al elemento, ties komenca marko ne povas foresti.
Se oni maksimume aplikas tiujn eblojn de ellasado de markoj, montrigxas, ke tute kompleta kaj lauxregula HTML5-dokumento povas aspekti ekzemple jene:
<!DOCTYPE html>
<title>Titolo</title>
<p>Teksto</p>
Tie la apero de title
-elemento auxtomate subkomprenigas head
-elementon, cxar title
-elemento povas aperi nur ene de head
, kaj la head
-elemento siavice komprenigas la ekziston de html
-elemento. La posta apero de p
-elemento auxtomate kreas ankaux body
-elementon, cxar p
povas aperi nur ene de body
. Kaj tiamaniere ni havas tute kompletan HTML5-dokumenton. Tia ekstrema eluzo de la ebloj subkomprenigi markojn normale ne estas konsilinda, sed iafoje, se temas pri malgrava aux nur mallonge uzota pagxo, tia HTML-kodo povas tamen esti akceptebla.