Informado: Retpagxaroj
El prelegeto de Bertilo Wennergren en la 92a UK en Jokohamo 2007.
Jen kelkaj konsiloj por tiuj, kiuj volas starigi TTT-ejon aux TTT-pagxaron pri io Esperantorilata:
Kion? Elektu temojn, kiuj ne estas jam bone pritraktataj de aliaj TTT-ejoj. Bone konatigxu kun la Interreta Esperantujo.
Por kiuj? Elektu celgrupon aux celgrupojn (prefere ne tro multajn). Ne forgesu pri la sercxorobotoj (pri Guglo k.s.).
Kiom? Limigu la aktivadon al tio, kion vi mem realisme povas plenumi.
Kiu? Ne antauxsupozu, ke multaj aliaj kunhelpos. Se aliaj volos helpi, tiam tio estas tre bona, sed planu la komencon tiel, ke vi mem povos cxion plenumi sola.
Faru unue - fanfaronu poste. Ekzistas ekzemploj de tre ambiciaj projektoj, kies grandajn meritojn la kreonto diskonigis vaste jam antaux ol io ajn estis konkrete farita. Ne imitu tion. Unue kreu ion vere funkciantan kaj ekzistantan. Kiam gxi montrigxos bona, tiam vi povos ekfanfaroni.
Elektu teknikan bazon:
Tre simple, sed bone funkciante: Uzu publikigan helposistemon, ekzemple Wordpress-on aux Drupalon... (prefere elektu jam Esperantigitan sistemon).
Pli flekseble, sed malpli facile kaj pli temporabe: Faru mem ordinarajn HTML-pagxojn. Lernu pri HTML (XHTML) kaj pri stilfolioj (CSS)
Plej multaj ebloj, sed malfacile: Dinamikaj pagxoj. Lernu ankaux pri Javaskripto, pri servilaj teknikoj (PHP, Perlo...), pri datumbazoj...
Ne timu la teknikon. Komencu simple - lernu iom-post-iom.
Koncentrigxu je la enhavo. Bona enhavo logas vizitantojn, ligantojn kaj sercxorobotojn.
Simpligu! Ju pli komplike, des pli granda risko, ke io misiros.
Bela aspekto helpas, sed gxi ne forrabu tro da tempo - la enhavo pli gravas.
Ne provu trompi la sercxorobotojn, cxar ili mordas! Se Guglo rimarkas, ke vi montras al la sercxorobotoj grave alian enhavon ol vidas ordinaraj vizitantoj, tiam povas esti, ke via pagxaro estos plene blokita cxe Guglo. Zorge detenu vin de cxiuj ajn artifikoj por plibonigi la pozicion de viaj pagxoj cxe Guglo. Simple faru bonan kaj allogan enhavon. Forgesu pri sxlosilvortoj (en t.n. "meta"-elemento). Ili jam de longe estas plene ignorataj de la sercxorobotoj.
Faru pagxojn, kiuj funkcias en cxiuj retumiloj kaj por cxiuj vizitantoj - ankaux por blinduloj kaj vizitantoj kun malrapida reta konekto. Bona testo estas la simpla retumilo Lynx. Gxi montras la pagxojn tiel, kiel ilin spertas sercxorobotoj kaj blinduloj.
Prezentu la veran enhavon tuj - evitu enkondukojn. Enkondukoj (ekz. Flasx-filmetoj k.s.) povas esti belaj la unuan fojon, sed kiam oni revenas la duan kaj precipe la trian fojon, ili nur tedas.
Arangxu sercxeblon. La vizitantoj povu rapide trovi la deziratan enhavon per entajpado de sercxvortoj.
Ne provu kateni la uzantojn - se ili volas foriri, ili povu fari tion senprobleme. Ne uzu Javaskriptajn artifikojn por ilin reteni.
Nepre ne uzu trudfenestretojn!
Gxisdatigu ofte, sed tamen nur kiam vi havas ion interesan por oferti.
Atentigu pri la projekto en diversaj forumoj, sed ne troigu - ne spamu!
Zorgu pri la lingva nivelo - malbona lingvajxo estas tre malalloga.
Uzu normalan Esperanton - forgesu pri amataj cxevaletoj kaj reformprovoj.