PMEG

9.3. Pli ol unu difinilo

Normale oni ne uzu pli ol unu difinilon antaux frazparto. Precipe grave estas, ke oni ne uzu la kune kun aliaj difiniloj. Tiu baza principo tamen ne estas tute absoluta. Iafoje oni bezonas uzi du difinilojn por montri specialan signifon.

Kune kun poseda pronomo oni iafoje uzas tabelvorton je U, ambaux aux unu:

  • El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10

  • Mi perdis cxiujn miajn fortojn.Gm.65

  • Ambaux liaj manoj estis malpuraj.

  • Venis tiuj niaj amikoj, kiuj povis.

  • Iu mia amiko devas veni. Iu nuligas la difinan sencon de mia.

  • Unu mia amiko venis, nome Ernesto. Unu forigas la difinan signifon de mia, kaj montras anstatauxe duondifinan signifon.

Cxiu(j) kaj ambaux suficxe ofte aperas kune kun poseda pronomo. Cetere oni normale preferas konstruon kun la rolvorteto el: Venis tiuj el miaj amikoj, kiuj povis. Iu el miaj amikoj devas veni. Unu el miaj amikoj venis, nome Ernesto.

Se poseda pronomo staras sola sen posta O-vorto, gxi perdas sian difinitan signifon, kaj oni uzu la je bezono.

Oni povas iafoje uzi cxiuj tiuj kiel duoblan difinilon: Mi vidis grupon de personoj, kaj cxiuj tiuj personoj parolis Esperanton.

En ekstremaj okazoj oni povus uzi cxiuj ties kiel duoblan difinilon: La infanoj ne povis sidi sur la segxoj, cxar cxiuj ties kruroj estis rompitaj. Prefere: ...cxiuj el ties kruroj... aux ...cxiuj kruroj de la segxoj... (Se oni dirus cxiuj iliaj kruroj, temus pri la kruroj de la infanoj.)

Oni povas iafoje uzi cxiuj tiaj kiel duoblan difinilon: Ekzistas tiaj homoj, kiuj malamas Esperanton. Cxiuj tiaj homoj scias tro malmulte pri gxi.

Ankaux ambaux tiuj kaj ambaux ties estas eblaj: Mi vidis du personojn. Ambaux tiuj personoj parolis Esperanton. La infano ne povis uzi la biciklon, cxar ambaux ties radoj estis difektitaj.