PMEG 2023

12.3.5.2. El

Movo «

El montras movon for de interno al ekstero:

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25 La vaporo iras for de la interno de la kaldrono.

  • Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.FE.31

  • Mia patrino forpelis min el la domo.FE.21

  • Sxi vidis unu sinjorinon, tre ricxe vestitan, kiu eliris el la arbaro.FE.19

  • Li venigis al si el Berlino multajn librojn.FE.39...de la interno de Berlino...

  • La lasta espero malaperis el la animo de la bela Sara.Rn.40

  • Vi eksigxis el la movado.L2.304

  • Mi gxin bedauxras el la tuta koro.H.37...bedauxras plenkore, tute sincere. La bedauxro venas kvazaux el cxiuj partoj de la koro.

  • El sub la kanapo la muso kuris.FE.26 El estas ofte uzata kune kun diversaj lokaj rolvortetoj por pli ekzakte montri la lokon, el kiu io movigxas.

  • Mi petas vin, sinjorina mosxto, – diris la juvelisto el malantaux la tablo.M.187 La loko malantaux la tablo estas rigardata kiel spaco kun interno. Oni ankaux povus uzi de.

  • Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi.Js.6

  • Tie interne estis mallume, almenaux en la antauxa cxambro, – el interne estis auxdata muziko.FA2.134

Antauxa stato «

El povas montri antauxan staton, kiam temas pri sxangxigxo. Ofte temas pri figura uzo de la baza mova senco de el:

  • Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovagxa besto.FA3.15 Li subite vekigxis.

  • Marta rapide kaj kvazaux vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.M.103

  • Sxi videble sentis la en cxiu homo denature trovigxantan deziron eltiri sin el mizero.M.119

  • El la knabo farigxis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon.FA2.82 Li sxangxigxis de knaba stato en junulan staton.

  • Vi iam vidos, kio el tio [= pomkerno] farigxos; el tio farigxos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj.FA3.141

  • Vi faris el mi la plej malfelicxan mizerulon en la mondo.Rt.104Pro via faro mi farigxis la plej malfelicxa mizerulo en la mondo.

Deveno «

El ofte montras devenon, originon aux fonton:

  • El kie vi estas?FA2.37De kiu loko vi devenas? Kie estas via origina loko?

  • Kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaux el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj).LR.149A

  • Tradukoj el cxi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj.M.127

  • Kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas [...] en stato rudimenta.M.135 La fonto de lia konstato estas sxia laboro, kiun li vidis.

  • S-ro L. de Beaufront nur legis eltiron el tiu cxi artikolo.LR.147

  • Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infaneco.FA1.190

  • La infano alsidigxis al lito kaj lauxte legis el la libro.FA3.25

Materialo «

El estas la normala rolvorteto por montri materialon. Tiu signifo estas varianto de devena el:

  • La regxino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro.FA1.160

  • Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.FE.35

  • Nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki.Nm.6

  • Fresxa viando kostas multe, kaj por pretigi el gxi mangxon oni devas ankaux forbruligi multe da ligno.M.64

  • Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kacxon!Rt.70

  • El la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj.FE.30

Distingo de individuoj aux de parto «

Tre ofte el montras grupon aux amason, kiam oni distingas aux apartigas iujn individuojn de la grupo, aux parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazaux elprenas membrojn aux partojn por aparta konsidero:

  • El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10 Ernesto apartenas al la grupo “cxiuj miaj infanoj”. Inter ili li estas la plej juna.

  • El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12

  • Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14

  • El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Mosxto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Mosxto, Sinjoro D.FE.42

  • Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori.OV.59

  • Tio estis la plej bela horo el mia vivo!FA3.67 Aux de mia vivo, en mia vivo.

  • Trinku el la vino, kiun mi enversxis.SS.6Trinku iom de la vino...

  • Li nenion povis rememori el sia songxo.FA2.133

Ankaux inter povas montri apartenon al grupo. Iafoje oni renkontas tiusence la pezan esprimon el inter: Li estas unu el inter ili. Tute bone suficxas sola el: Li estas unu el ili.

Speciala varianto de tiu cxi signifo estas konsisto:

  • Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.FE.34

  • Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.FE.12

Kiam konsisti montras la esencan parton de io abstrakta, oni plej ofte ne uzas el, sed anstatauxe en: La dua distingigxa eco de lingvo arta estas gxia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima ricxeco.FK.276

Kauxzo «

Por kauxzo oni uzas normale pro, sed kiam oni volas montri kauxzon figure kiel devenon aux fonton, oni povas uzi el:

  • Ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj cxesigi la eliradon de nia organo.OV.125...pro manko de fortoj...

  • Clemency el surprizo pro tiu cxi demando preskaux renversis la pleton de teo.BV.83 El sonas pli bone ol pro cxi tie, cxar pro aperas tuj poste.

  • Unu sinjoro [...] en la komenco estis forte kolera kontraux gxi el la kauxzo, ke gxi “ne estas suficxe internacia”.LR.51A...kolera kontraux gxi pro tio, ke gxi... ...kolera kontraux gxi, cxar gxi...

Komparu kun simila uzo de de.

Vortfarado «

  • Eligi = “irigi el io”: Gxi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj.Rt.80 La alumeto eligis varman helan flamon. (= ...eligis el si...).

  • Eligxi = “iri el io”: La ambaux virinoj kaj la infano eligxis el veturilo antaux unu el la domoj cxe la strato Piwna.M.6 Mi gxis nun ne kuragxis demandi vin, [...] kiamaniere vi sukcesis eligxi el la malricxeco.M.156

El estas ankaux uzata prefiksece.