PMEG 2024
14.3.4. Ajn
Ajn montras emfaze nedifinitecon aux indiferentecon. Ajn estas uzata kune kun tabelvortoj, cxefe kun rilataj KI-vortoj, sed ankaux kun I-vortoj kaj CXI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn cxiam staras post la tabelvorto:
Mi kondukos vin al sxi, kie ajn sxi estos trovebla!FA3.79 Ne gravas, kie sxi estas trovebla.
Kiu ajn sxi estos, mi deziras al sxi felicxon!BV.53 Ne gravas, kiu sxi estos.
Kiel ajn senbrua kaj trankvila gxi [= la maro] estis, cxiam tamen cxe la bordo estis negranda movigxado.FA1.164 Ecx se estus tute senbrue kaj trankvile, estus tamen negranda movigxo cxe la bordo.
Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj.Gm.63
Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, gxis mi revenos, kiam ajn tio cxi farigxos.BV.84
Cxiam ajn vi estas bonvena cxe mi. Venu, kiam vi volas.
Kial sxi forlasis tiun lokon, en kiu sxi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?M.177 Sen tiu loko tute mankas eblo.
Nenion ajn mi diros. Absolute nenion.
Antaux ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-vorton, kiam pli logike estus uzi CXI-vorton aux I-vorton. Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, CXI-vorto aux I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon.M.66 Pli bone: ... cxian ajn pagon aux ... ian ajn pagon.
Noto: Iafoje oni eble povus uzi ajn ne tuj post la tabelvorto, sed post O-vorto, kiun la tabelvorto priskribas. Tiam ajn farigxus pli emfaza pro la malkutimeco de la konstruo: Protestis neniu homo ajn. Tio estas tamen ankoraux apenaux uzata.
Vortfarado «
Ajna = “cxiu ajn, iu ajn, arbitra”: Li legus ajnan stultan libron. (= Li legus cxiun/cxian ajn stultan libron.) Prenu ajnan nombron. (= Prenu cxiun ajn nombron.)