PMEG 2023

14.3.5. Almenaux

Almenaux = “ne malpli ol (eble pli), ne malpli ofte ol, ne malpli multe ol, ne malpli longe ol”, k.t.p.:

  • Lingvo arta estas almenaux 50 fojojn pli facila, ol natura.FK.276...ne malpli ol 50 fojojn (eble ecx pli ol 50 fojojn)...

  • La malgranda Janjo [...] bezonis nepre almenaux unu fojon en tago varman mangxon.M.64...ne malpli ofte ol unu fojon en tago...

  • Mi tamen tre forte dezirus vidi la regxidinon, almenaux por unu malgranda momento!FA1.9

  • Mi devas cxiujn [leterojn] tralegi kaj multajn ecx respondi almenaux per kelkaj vortoj.L1.291

  • Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera cxambreto almenaux iom prilumigxis.FA3.94

Oni povas ankaux uzi minimume: Gxi estas minimume tri metrojn longa. Se oni montras supran limon per maksimume (“ne pli ol”), tiam oni uzu prefere minimume: La manifestacion partoprenis minimume 2000 kaj maksimume 3000 personoj.

Noto: Minimumealmenaux, sed oni tamen neniam uzas *malalmenaux* por maksimume.

Ofte almenaux signifas “en cxia okazo, spite al plej malfavoraj cirkonstancoj”:

  • Gxis nun, se sxi ofte ploris en la tago, en la nokto sxi almenaux dormadis trankvile.M.176

  • Tiam oni devas almenaux per io kovri, ekzemple per tapisxeto.Rz.81

  • Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaux cxesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon.OV.471

  • Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni ne devas tion cxi lasi rimarki!FA1.109

Almenaux estas uzebla en deziraj se-frazoj por igi la deziran signifon pli klara: Ha, se almenaux la malgranda knabino sidus cxi tie en la sxipeto, tiam mi ne malgxojus, se ecx estus duoble pli mallume!FA1.155

Almenaux ofte rilatas rekte al certa frazparto montrante, ke almenaux gxi validas, se ne pli. En tia uzo almenaux devas stari tuj antaux la frazparto, al kiu gxi rilatas:

  • Mi almenaux tion cxi scias, neniu scias tion cxi pli bone!BV.83

  • Almenaux ili aprobas la bazajn principojn. Eble ankaux aliaj aprobas.

  • Ili aprobas almenaux la bazajn principojn. Eble ankaux aliajn aferojn ili aprobas.