PMEG 2023

14.3.7. Apenaux

Apenaux montras, ke estas nur tiom, certe ne pli, eble ecx iomete malpli. Apenaux staras kutime gxuste antaux tio, al kio gxi rilatas.

Apenaux povas rilati al kvanto aux mezuro:

  • La enspezo de la abona mono kovras apenaux duonon de la elspezoj.OV.126 La enspezoj atingas nur maksimume unu duonon de la elspezoj, certe ne pli.

  • Ili trovigxis en malproksimeco de apenaux kelke da pasxoj de la sxtuparo de la Sanktkruca pregxejo.M.143 Certe ne estis pli granda distanco.

  • Sxi agxas apenaux dek kvin jarojn. Sxi havas agxon de maksimume dek kvin jaroj, eble ecx iomete malpli.

Apenaux povas rilati al ago. Tiam apenaux egalas al preskaux ne, kaj apenaux ne egalas al preskaux:

  • La malfelicxa imperiestro apenaux povis spiri.FA2.30 Li preskaux ne povis spiri. Nur malfacile li spiris.

  • Sxajnis, ke sxi apenaux auxdas.BV.86Sxajnis, ke sxi preskaux ne auxdas.

  • La pordisto [...] respondis kun apenaux kasxata malkontenteco.M.10

  • “Mi pensas, ke mi gxin ankoraux iom memoras”, [...] “sed nur apenaux[...].”BV.53

  • Apenaux ne falsxanceligxis miaj piedoj, preskaux elglitis miaj pasxoj.Ps.73Preskaux falsxanceligxis miaj piedoj...

Apenaux kaj preskaux «

Apenaux kaj preskaux estas similaj, sed ne samsignifaj.

Cxe kvantesprimoj apenaux montras, ke certe ne estas pli, dum preskaux esprimas, ke mankas iomete: Gxi estas apenaux unu metron alta. = La alteco ne superas unu metron. Gxi estas preskaux metron alta. = La alteco ne tute atingas unu metron.

Cxe agoj la diferenco inter apenaux kaj preskaux estas tre granda: Li apenaux sukcesis envagonigxi. Li ja sukcesis envagonigxi (kvankam nur malfacile). Li preskaux sukcesis envagonigxi. Li finfine tamen devis resti sur la kajo.

Tempa apenaux «

Apenaux povas ankaux esti enkondukilo de tempa subfrazo kun la signifo “tuj post kiam, preskaux samtempe kiam”.