PMEG 2023

33.7. Aliaj subfrazoj – apenaux, dum, gxis, kvankam, kvazaux, ol

Apenaux «

Apenaux plej ofte estas E-vorteca vorteto, sed gxi ankaux povas esti enkondukilo de tempa subfrazo. Tiam apenaux signifas “tuj post kiam” aux “preskaux samtempe kiam”. Tiaj apenaux-frazoj staras cxiam antaux la cxeffrazo:

  • Apenaux sxia patrino sxin rimarkis, sxi kriis al sxi: “Nu, mia filino?”FE.21Tuj post kiam sxia patrino sxin rimarkis (preskaux samtempe), sxi kriis...

  • Apenaux sxi venis al la fonto, sxi vidis unu sinjorinon, tre ricxe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de sxi trinki.FE.19

  • Apenaux sxi ektusxis sxian brakon, el la busxo de Janjo elsaltis krieto de doloro.M.128

Alternative oni povas uzi apenaux kiel E-vortecan vorteton en cxeffrazo: Apenaux sxi ektusxis sxian brakon, kiam el la busxo... La frazo kiam el la busxo... estas nun tempa subfrazo.

Dum «

Dum enkondukas tempan subfrazon. Dum-frazo montras ion, kio dauxras samtempe kun la cxeffrazo. Oni uzas dum, se kaj la subfrazo kaj la cxeffrazo estas pli-malpli dauxraj, kaj dauxras dum pli-malpli la sama tempo:

  • Unu el la vojagxantoj gardodejxoris, dum la aliaj dormis.FA1.143 La gardodejxorado dauxris samtempe kiel la dormado.

  • Dum sxi parolis, elfalis el sxia busxo multego da diamantoj.FE.17

  • Restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos.BV.68

Ofte dum-frazo montras ion, kio kontrastas al la cxeffrazo. Tiam la tempodauxra signifo povas malfortigxi kaj iafoje preskaux malaperi:

  • Dum interne cxio kantadis kaj gxojadis, sxi sidis malgaja en sia gxardeneto.FA1.93 La du agoj, kiuj ja estis samtempaj kaj dauxraj, estis forte kontrastaj unu al la alia.

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.FE.22 La du statoj estas ja samtempaj (kvankam la ago de la unufoja mensoginto okazis antauxe), sed grava estas la kontrasto inter la unufoja mensogo kaj la cxiama mensogado.

  • Dum la vizagxo estis juna, fresxa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljunigxinta.M.150 Gravas nur la kontrasto.

Dum estis komence nur frazenkondukilo. En la Fundamento gxi estas uzata nur tiel. Poste dum farigxis ankaux rolvorteto: Dum la mangxado venas apetito.PE.612 Iuj volas uzi dum nur kiel rolvorteton, kaj ekuzas *dum (tio) ke* antaux subfrazo. Tiamaniere ili forprenas de dum gxian originan rolon. Kial oni faru ion tian, estas nekompreneble.

Se ne estas tiel, ke ambaux agoj estas dauxraj, aux se oni ne volas aparte montri dauxrecon, oni uzas rilatan kiam. Tiam la du agoj eble estas samtempaj nur momente: Kiam mi venis al li, li dormis.FE.20 Kiam oni estas ricxa [...], oni havas multajn amikojn.FE.16 Dum kaj kiam montras malsamajn nuancojn. Oni do ne uzu ambaux samtempe. Ne diru: *Tio okazis, dum kiam mi logxis en Romo.* Diru ...dum mi logxis en Romo aux ...kiam mi logxis en Romo, depende de la celita senco.

Gxis «

Gxis enkondukas subfrazon, kiu montras la tempan finpunkton de la cxeffrazo. Kiam la ago de la gxis-frazo komencigxas, la ago de la cxeffrazo finigxas:

  • Ili persekutos vin, gxis vi pereos.Re.28 Kiam vi pereos, finigxos la persekutado.

  • Malgxoje sxi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marcxoj, gxis sxi venis al la granda arbaro.FA1.161 Kiam sxi venis al la granda arbaro, cxesis la irado.

  • Mi ne donos al vi mangxi, gxis vi pagos por la antauxa.Rz.22Mi donos mangxi nur post kiam vi pagos por la antauxa. La ne-donado de mangxo cxesos, kiam okazos la pago.

  • Gxi simile al birdo flugis alte en la aeron, gxis gxi fine tute malaperis for de la okuloj.FA2.33 La flugado ne vere cxesis, sed nur sxajnis cxesi.

Gxis-frazo estas iafoje helpata de tiel longe en la cxeffrazo:

  • Ili jam obstine celados al gxi cxiam pli kaj pli kaj ne cxesos en sia celado tiel longe, gxis ili la aferon atingos.FK.265

Gxis-frazo cxiam montru ion pli-malpli momentan. Ne diru: *Mi restis, gxis li dormis.* Diru: Mi restis, gxis li ekdormis. Aux: Mi restis, gxis mi vidis, ke li dormas. Aux simile.

En tempa subfrazo estas superflue, ecx evitinde, aldoni kiam post gxis. Ne diru: *Mi dauxrigos demandadi, gxis kiam vi respondos.* Diru simple: Mi dauxrigos demandadi, gxis vi respondos. Gxis estas mem frazenkondukilo, kaj ne bezonas helpon de kiam. Sed se temas pri demanda subfrazo, gxis kiam estas tute normala: Mi demandis, gxis kiam ili restos tie.

Povas sxajni strange, ke oni uzu gxis kiam nur cxe demandoj. La klarigo estas, ke nedemanda gxis kiam estas tute alia frazkonstruo ol demanda gxis kiam. La simileco estas nur sxajna. Antaux nedemanda subfrazo gxis rilatas al la tuta subfrazo: Mi dauxrigos demandadi, gxis vi respondos.Mi dauxrigos demandadi gxis la tempo de via respondo. En demanda subfrazo tamen gxis rilatas nur al kiam: Mi demandis, gxis kiam ili restos tie.Mi demandis: “Gxis kiu tempo ili restos tie?” Cxe cxi tia demanda subfrazo, kaj gxis kaj kiam estas nepre bezonataj por la signifo. Cxe tempa gxis-frazo kiam estas tamen tute superflua. Aldono de tia superflua kiam povus iafoje ecx kredigi, ke temas pri demando, kvankam tiel tute ne estas.

Iuj erare aldonas ne en gxis-frazo (pro nacilingva influo), kio donas tute malgxustan sencon. Oni erare diras ekz.: *Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, gxis vi ne donos pruvojn.* La intencita senco estas, ke la ago “rifuzi kredi al viaj vortoj” cxesos en la momento, kiam pruvoj ja estos donitaj. Oni do devas diri: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, gxis vi donos pruvojn. Se oni uzas dum anstataux gxis, oni tamen uzu ne: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, dum vi ne donos pruvojn. La ago “rifuzi kredi al viaj vortoj” dauxros dum tiu tempo, kiam vi ne donos pruvojn (gxis la momento, kiam vi ja donos pruvojn).

Gxis estas dekomence ne nur frazenkondukilo, sed ankaux rolvorteto: Post la vespermangxo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo.FE.18 Komparu kun dum, kiu komence estis nur frazenkondukilo.

Kvankam «

Kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras nesuficxan kauxzon aux nesuficxan malhelpajxon. Kvankam-frazo montras ion, kio ne sukcesas malhelpi la cxeffrazan ideon:

  • Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.FE.39 Sxi ja edzinigxis kun sia kuzo. La volo de la gepatroj ne povis malhelpi tion.

  • Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.FE.35 Ni ja nomas ilin tolajxo. La fakto, ke ili ne cxiam estas el tolo, ne malhelpas tion.

Se kvankam-frazo staras komence, oni ofte por klareco uzas tamen en la cxeffrazo:

  • Kvankam la pasintaj tagoj povis sxin prepari al tia sorto, gxi tamen estis surprizo.M.111

  • Jes, iele tiel farigxis, ke, kvankam sxi estis bone edukita kaj bela, sxi ne edzinigxis.M.102 Sxi ne edzinigxis. Sxia edukiteco kaj beleco ne povis malhelpi tion.

Neniam uzu sed (nek kaj) por helpi kvankam-frazon. Ne diru: *Kvankam mi ne volis tion, sed mi faris.* Diru: Kvankam mi ne volis tion, mi tamen faris. Aux: Mi ne volis tion, sed mi tamen faris.

Oni ofte uzas mallongigitajn kvankam-frazojn, en kiuj la cxefverbo kaj ankaux aliaj aferoj mankas. Iafoje tiaj kvankam-frazoj apenaux sxajnas esti subfrazoj plu:

  • Kvankam blinda kaj maljuna, li en la dauxro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton.OV.247Kvankam li estis blinda kaj maljuna...

  • La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antauxe.M.198...kvankam sxi ne faris tiel koleran mienon kiel antauxe.

  • Nun nia urbo jam trankviligxis, kvankam ankoraux ne tute.L1.102...kvankam gxi ankoraux ne tute trankviligxis. La urbo ankoraux ne vere tute trankviligxis, sed tio ne malhelpas, ke ni tamen diru, ke gxi trankviligxis.

  • Per la larmoj, kiuj antaux momento forte, kvankam silente fluis el sxiaj okuloj, sxi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj.M.143...kvankam ili fluis silente... La mallongigita kvankam-frazo staras en pozicio, en kiu la plena kvankam-frazo apenaux povas trovigxi.

  • La largxaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo.M.194...kun plendo profunda, kvankam gxi estis muta.

  • Gxi [= la desegnajxo] prezentis belan, kvankam malgrandan artajxonM.68Gxi prezentis artajxon, kiu estis bela, kvankam gxi estis malgranda.

Kvankam tre similas al malgraux. La diferenco estas, ke kvankam enkondukas subfrazon, dum malgraux estas rolmontrilo, kiu staras antaux O-vorta aux O-vorteca frazparto: Ili rifuzis helpi, kvankam mi petegis.Ili rifuzis helpi malgraux mia petego.

Sed ankaux malgraux povas enkonduki subfrazon kun helpo de ke aux tio ke: Ili rifuzis helpi malgraux (tio), ke mi petegis. La esprimo malgraux (tio) ke estas malpli kutima, kaj tial pli emfaza ol kvankam.

Ekzistas ankaux la ecx pli forta esprimo spite ke, kiu montras intencan kontrauxstaron: Ili rifuzis spite ke mi petegis. Vidu ankaux la rolvortajxon spite al. Ankaux ecx + se povas iafoje havi similan signifon. Ecx + se montras, ke estus surprize, se la afero ne povus malhelpi: Ili rifuzus, ecx se mi petegus.

Noto: En la frua tempo Zamenhof uzis kvankam kiel E-vortecan vorteton en cxeffrazo: Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras.FA1.108Kvankam li estis konvinkita, ke... Tiu stranga uzo nun tute malaperis.

Kvazaux «

Kvazaux = “tiel kiel estus se”. Kvazaux povas enkonduki subfrazon, kiu montras fantazian komparon:

  • Tie ili sidis kune, kvazaux ili estus gefiancxoj.FA3.50Ili sidis kune tiel, kiel estus, se ili estus gefiancxoj. Ili ne estis gefiancxoj, sed sxajnis tiel.

  • Li estis ankaux bona homo, sed tiel kolerigxema, kvazaux li havus en si pipron kaj tabakon.FA1.21 Li ne havis en si pipron kaj tabakon. Nur sxajnis tiel.

  • Sxi kuris al li renkonte, kvazaux sxi volus lin kisi. Sxi tion ne faris, sed sxi preskaux jam estis faronta tion.FA3.59

  • La cxielo aspektis, kvazaux gxi estus balaita.FA3.26

  • Estas al mi kvazaux mi songxus.BV.84

Kvazaux-frazo estas ofte helpata de tia, tiel, tiamaniere aux tiumaniere en la cxeffrazo:

  • Mi havas tian senton kvazaux mi kisus mian patrinon!FA2.26Mi havas tian senton, kian mi havus, se mi kisus mian patrinon.

  • Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaux tio okazus nun antaux iliaj okuloj.FA2.149

  • Dum momento sxi iris tiamaniere, kvazaux sxi ne scius bone, kien sxi iras.M.184

En cxi tiaj kvazaux-frazoj Zamenhof ofte uzis la realan modon (verbon kun AS, IS aux OS): De li iras tia odoro, kvazaux li jxus eliris el brandfarejo.Rz.8 Tio ne estas erara, cxar jam kvazaux montras la imagecon suficxe klare. Oni uzu tamen normale la imagan modon, US-formon. Sed, se kvazaux-frazo iel redonas ies penson, tiam oni plej ofte ja uzu la realan modon. Tiam temas pri nerekta parolo, en kiu oni cxiam uzu la verboformon de la iama penso aux diro: Sxi havis la senton, kvazaux tio estas sxia arbo.FA3.46

Kvazaux ofte rolas kiel E-vorteca vorteto (kiu tute ne enkondukas subfrazon). Tiam oni normale uzas nur la realan modon: Li parolis kvazaux robote.

La vorteto kvazaux aperis nur en 1889. Tial en la unua tempo (kaj ankoraux iafoje post 1889) oni uzis kiel se (iafoje solan kiel) por enkonduki nerealecajn subfrazojn:

  • Estis al sxi, kiel se ambauxakra glavo trairus tra sxia delikata korpo.FA1.97...kvazaux ambauxakra glavo trairus...

  • Sxi rigardadis la vizagxon de la fratino, kiel se gxi estus la vizagxo de cxiela angxelo.BV.35...kvazaux gxi estus la vizagxo...

Tia uzo de kiel (se) nun malaperis. Oni uzas cxiam kvazaux. Sed oni ja povas iafoje uzi kiel antaux se-frazo, kiu montras ion eblan, ion teorian. Tio estas alia signifo, por kiu oni ne povas uzi kvazaux: Li sentis tian doloron, kiel se iu estas pikata de najlo. Oni komparas kun afero, kiu ja iafoje okazas. Oni uzas la realan modon (AS-finajxon). Kvazaux ne estas ebla. En tiaj frazoj oni povas ankaux uzi kiam anstataux se. Komparu kun: Li sentis tian doloron, kvazaux li estus pikata de najlo. La komparo estas fantazia, neniu lin pikas per najlo. Tial oni uzas kvazaux kun imaga modo (US-finajxo).

Ol «

Ol povas enkonduki tempan subfrazon, se antaux la subfrazo staras la vorteto antaux:

  • Antaux ol li atingis sian celon, la suno subiris.FA2.12Pli frue ol tiam, kiam li atingis...

  • Antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron.FE.24Pli frue ol tiam, kiam vi venos al mi...

  • Mi ne mangxos, antaux ol mi diros mian aferon.Gn.24Mi ne mangxos pli frue ol tiam, kiam mi diros mian aferon.

Ol plej ofte montras komparojn kunlabore kun pli aux alia. Ankaux en antaux ol temas pri komparo. Oni komparas du tempojn. Unu el tiuj tempoj estas pli frua, do antauxa.

Logike oni povus ankaux uzi antaux kiam, same kiel oni uzas post kiam. Alternative oni povus same logike uzi post ol anstataux post kiam. Sed jam delonge estas kutimo uzi antaux ol kaj post kiam. Ambaux estas logikaj. Logikaj estus ankaux antaux ke (= antaux tio ke), kaj post ke (= post tio ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antaux ol kaj post kiam, cxar ili estas plej facile komprenataj gxuste pro sia kutimeco.

Se la cxeffrazo kaj la subfrazo havas la saman subjekton, oni povas anstataux subfrazo uzi antaux ol + I-verbon.

Ol ankaux povas enkonduki subfrazon, en kiu kiom estas subkomprenata.