PMEG 2023

14.3.9. Ecx

Ecx montras, ke io estas surpriza, ke oni ne atendus, ke gxi validas:

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.FE.33 Oni povus supozi, ke almenaux antaux la nazo oni ion vidus, sed ne.

  • Timulo timas ecx sian propran ombron.FE.37 Estas surprize, ke li timas sian propran ombron, sed tiel ja estas.

  • Li estas tre kredema: ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.FE.41 Oni supozus, ke almenaux tiajn aferojn li ne kredus.

  • Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.FE.41

  • Per unueco ni pli aux malpli frue nepre venkos, ecx se la tuta mondo batalus kontraux ni.OV.410

La pozicio de ecx «

Ecx staru cxiam gxuste antaux tio, kion gxi koncernas. Vidu ekzemplojn cxi-antauxe. Sed, kiam ecx rilatas al subfrazo kun se, Zamenhof ofte metis ecx post se, versxajne por bonsoneco. Tio estas iom mallogika, sed cxar miskompreno praktike ne povas okazi, ne necesas kondamni tian uzadon:

  • La fundamento de nia lingvo devas esti absolute netusxebla, se ecx sxajnus al ni, ke tiu aux alia punkto estas sendube erara.FAnt.47