PMEG 2023

14.3.10. Ja

Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la dirajxo:

  • Vi ja auxdis per oreloj propraj.H.133

  • Morti iam vi ja devas.FA2.136

  • Ankoraux hodiaux en la nokto povas ja fali hajlo kaj cxion forbati.Rt.80

  • Lia sento de auxdado estis tro forta, li auxdis ja, kiel la herbo kreskas.FA3.119

  • En la mondo ekzistas ja Dio.Gm.51

En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Gxi emfazas, ke la frazo estas pozitiva. Sed ja povas ankaux esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas la neadon:

  • La floroj ja ne povoscias paroli!FA1.32

  • Mi havis de post la musa regxo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro!FA3.126

Ne konfuzu ja kun jes, kiu estas pozitiva respondvorto. Iafoje oni emfaze respondas per Jes ja! Tiam ja rilatas al subkomprenata cxefverbo, ekz.: Jes, tiel ja estas.