PMEG 2024
31.4. Fari
Estiga fari «
Fari povas signifi “estigi el io”. La objekto de fari estas tio, kion la subjekto estigas:
La botisto faras botojn kaj sxuojn.FE.37
La lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn.FE.37
El la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj.FE.30
Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.FE.35
Fari kaj krei estas similaj. Fari emfazas, ke oni uzas ian materialon, aux kunmetas iajn partojn, dum krei emfazas, ke oni estigas el nenio, aux ke oni estigas ion tute novspecan. Sed ne cxiam oni zorge diferencigas fari kaj krei: Dio faris [= kreis] la du grandajn lumajxojn.Gn.1
Estiga fari povas ankaux montri estigon de abstrakta rezulto. Normale la rezulto aperas kiel objekto:
Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.FE.31
Ni trovas bonan infanon, kiu faras gxojon al siaj gepatroj.FA1.106
Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.FE.20
La sorto faris, ke ni ambaux kusxis sub unu tendo.Rt.46 La ke-frazo estas objekto de faris.
Faru lume, varme kaj gaje.BV.69 = Faru tiel, ke farigxu lume, varme kaj gaje. Cxi tie la rezulto aperas kiel E-vorto, kio estas malpli kutima cxe fari.
Estiga fari povas montri kunmeton de la subjekto aux subjektoj. La objekto montras la rezulton de la kunmeto:
Sesdek minutoj faras unu horon.FE.12
Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras miljaron.FE.14
La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.FK.298
Kvin kaj sep faras dek du.FE.12 5 + 7 = 12
Dek kaj dek faras dudek.FE.12 10 + 10 = 20
Estiga fari povas signifi “agi tiel, ke la objekto ekestas ia aux io”. La rezulta eco aux identeco aperas kiel perverba priskribo de la objekto:
Vin mi volas fari mia edzo!FA3.98 = Mi volas fari tiel, ke vi ekestas mia edzo.
Tiun domon oni faris malliberejo.Jr.37
Gxi [= la kolerego] faras vin ankoraux pli bela.Rt.77
Nia laboro kaj pacienco la mondon faros felicxa!FK.302
La Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.Kr1.14
En tiaj cxi frazoj fari tre similas al igi. La diferenco estas, ke la perverba priskribo cxe fari nur povas esti A-vorto aux O-vorto. Cxe igi la rezulto normale estas I-verbo. Fari neniam aperas kun I-verba rezulto.
Aga fari «
Fari povas signifi “plenumi agon”. La ago mem aperas kiel objekto:
Sxi faris facilan kapsaluton al la mastrino.M.29 = Sxi kapsalutis facile al la mastrino.
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 = ... ke mi devas donaci ion al vi.
Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron.FE.24
Aga fari povas esti gxenerala verbo, kiu reprezentas cxian ajn agon. Tiam fari ofte kunlaboras kun tabelvorto:
Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12
Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12
Dio gxuste faras, neniam eraras.PE.133
Ho, Dio! kion vi faras!FE.26
Li tuj faris [tion], kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31
Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.FE.38
La maljuna ministro atente auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj tiel li ankaux faris.FA1.109
La Izraelidoj faris, kiel diris Moseo.Er.12
Mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaux faris.FA3.40
Noto: Iafoje oni renkontas nuran verban finajxon uzatan kiel mallongigon de ia ajn verbo: Kion vi as? = Kion vi faras? / Ili jam mangxis, sed ni nur poste os (= mangxos). Sed tia uzo aperas ordinare nur en eksperimentema aux ludema (parola) lingvajxo.
Noto: Li faras nenion kvazaux egalas al *li nenias* kun la neekzistanta tabelvorto *nenii*. Li faris tiel estas kvazaux egala al *li tiis* kun la neekzistanta tabelverbo *tii*. Tiaj agaj tabelverboj tamen ne povus ekzisti, cxar iliaj U-formoj kolizius kun la ordinaraj tabelvortoj je U. Anstatauxe oni uzas fari + tabelvorton je O aux EL.