PMEG 2024

31.5. Igi

Igi = “kauxzi, ke iu faru ian agon”, “kauxzi, ke iu aux io ekhavu ian econ”. Igi estas farita el la sufikso IG.

La subjekto de la verbo igi estas tiu, kiu kauxzas la aferon. La objekto estas tiu, kiu faras la agon, aux kiu ekhavas la econ. La rezulto aperas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj.Nm.32Li faris tiel, ke ili devis vagadi ...

  • La finigxado de la tago igis ilin rapidi.M.200

  • En la lasta tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron enkonduki Esperanton en cxiujn lernejojn.OV.247

  • Mi prenis kaj dissigelis [la leteron].Kiel do vi ...?Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis.Rz.92... Nenatura forto min igis preni kaj dissigeli la leteron.

  • Mi igis gxin nigra.Mi nigrigis gxin.

  • Tio igis ilin disaj.Tio disigis ilin.

  • Sxia patro igis sxin edzino.Sxia patro edzinigis sxin.

  • Li igis la foton enkadra (= tia, ke gxi estis en kadro).Li enkadrigis la foton.

Zamenhof uzis igi nur kun la senco “kauxzi, kiu iu faru ian agon”, do nur kune kun I-verbo. Sed nuntempe oni uzas igi ankaux kun la senco “kauxzi, ke iu aux io ekhavu ian econ”, do kune kun A-vorto aux O-vorto.

Igi neniam signifas “krei” aux “produkti”. Ne diru: *Dio igis la mondon.* *La sxuisto igis botojn al mi.* La objekto de igi ne povas esti la rezulto de la ago. Oni devas diri: Dio kreis la mondon. La sxuisto faris botojn al mi.