PMEG 2023

27.7. I-verboj kaj agaj O-vortoj

I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I-verbo havas cxiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la cxefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do sxangxigxi, se oni sxangxas I-verbon en agan O-vorton:

  • Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.FE.33Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.

  • Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj.Ili amas turmentadon de bestoj, cxu ili mem turmentas, cxu iu alia turmentas.

  • Mi promesis amuzigxi.Mi promesis, ke gxuste mi amuzigxos.

  • Mi promesis amuzigxon.Mi promesis, ke okazos amuzigxo. Ne gravas, kiu amuzigxos.

  • Labori estas lacige. Laborado estas laciga gxuste por tiu, kiu laboras.

  • Labor(ad)o estas laciga. Laborado estas laciga gxenerale, eble ne nur por la laboranto.

Cxe verboj oni klare distingas inter ekz. komenci kaj komencigxi, fini kaj finigxi k.t.p. Cxe la respondaj O-vortoj la simpla formo sen la sufikso IGX povas esti uzata por ambaux sencoj. Ekz. komenco estas kutime uzata ankaux por la ideo komencigxo, kaj fino havas ofte la sencon de finigxo k.t.p.:

  • Cxiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis la fino de la jaro.Re.11...de la komencigxo de la jaro gxis la finigxo de la jaro. (= ...de la tago, en kiu la jaro komencigxas, gxis la tago, en kiu la jaro finigxas). La vortoj komenco kaj fino estas tre kutimaj, dum komencigxo kaj finigxo aperas nur malofte. (Zamenhof tamen uzis finigxo por la senco de finajxo, sed tiu uzo estas nun arhxaika.)

  • En la eksterajxo de la infano [...] montrigxis ankoraux pli grandaj kaj pli profundaj sxangxoj, ol en la eksterajxo de la patrinoM.127... pli profundaj sxangxigxoj ...

Cxe iuj agaj O-vortoj, ekz. nasko, tia uzo tamen povas esti tro malklara. Oni teorie povas uzi nasko ankaux kiam la senco estas tiu de naskigxo, sed tio povas krei miskomprenon, kaj tial oni ordinare distingas inter nasko = “la ago naski (infanon)” kaj naskigxo = “la ago naskigxi”.