PMEG

27.6. I-verboj kvazaux cxefverboj

Normale I-verbo ne povas esti cxefverbo, sed okaze oni vidas frazojn, en kiuj la sola verbo estas I-verbo. Sed ankaux en tia uzo I-verbo ne povas havi gramatikan subjekton.

Cxefverbecaj I-verboj aperas en iaj mallongigitaj subfrazoj. La I-verbo tiam sence egalas al U-formo aux esprimo kun povi:

  • Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.FE.38...kion mi faru.

  • Mi efektive jam ne scias, kiel gxin klarigi.M.85...kiel mi gxin klarigu.

  • La vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni.M.11...kion sxi faru kaj al kiu sxi sin turnu.

  • Ili ne havas, kion mangxi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.M.102Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus mangxi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.

  • Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaux ok futojn da largxeco.Rt.19...se oni prenu la plej malmulte...

  • Se lin kompari kun la nuna regxo, li estis Apolono cxe Satiro.H.14Se oni lin komparu kun la nuna regxo...

Cxefverbecaj I-verboj aperas ankaux en iaj mallongigitaj esprimoj de dubo aux hezito. La plena frazo havas verbon en U-formo, okaze en US-formo aux OS-formo:

  • Plialtigi la temperaturon de la cxambro! per kio? acxeti medikamenton! Per kio?M.196Per kio mi plialtigu... Per kio mi acxetu...

  • Cxu esti aux ne esti, – tiel staras nun la demando.H.74Cxu mi estu aux ne estu...

  • Kion fari?M.19Kion oni/mi/vi faru?

  • Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon?Rz.26Cxu mi eble el la vestoj ion forkomercu? Cxu mi vendu ekzemple la pantalonon?

Iafoje oni vidas I-verbojn uzatajn anstataux ordonaj U-formoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neuxtralan, nek gxentilan nek malgxentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la I-verbo estas tute gxenerala oni. Tiu uzo estas malofta:

  • Nur prunti, sed ne restigi al si!FA3.129Oni povas nur prunti... Anstataux ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan konstaton de nediskutebla fakto.

  • Por landoj ne menciitaj en la listo sin turni al LF-KOOP, Svislando. Simpla konstato, kiel oni agu por mendi ion de LF-KOOP.

La specialaj esprimoj se tiel diri, se paroli sincere k.s. montras manieron de rigardado, vidpunkton, k.s. Oni povas ankaux uzi por anstataux se, sed se estas pli klara:

  • Se paroli sincere, li tute ne placxas al mi.Se mi parolu sincere...

  • Li estas, se tiel diri, sia propra malamiko....se oni povus tiel diri...

Krome oni iafoje uzas I-verbojn en rakontoj anstataux cxia ajn cxefverba formo por montri primitivan (eraran) lingvajxon: Cxu vi *mangxi* nun?