PMEG 2024
27.2. I-verboj kiel subjekto
I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la cxefverbo estas formo de esti, sed ankaux aliaj cxefverboj povas aperi:
Resti kun leono estas dangxere.FE.7 = La ago resti kun leono estas dangxera. Dangxere estas perverba priskribo de resti. Gxi havu E-finajxon, cxar gxi estas priskribo de verbo.
Nun estis plej bone reveni hejmen.FA2.12 = La ago reveni hejmen estis nun plej bona.
Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile.PE.252
Estis por sxi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbucxita cxevalo.FA4.34 = La ago trempi siajn blankajn manojn ... estis por sxi plezuro.
Senca subjekto «
Kiam I-verbo mem rolas kiel subjekto de frazo, la senca subjekto de la I-verbo ofte estas indiferenta:
Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!FA2.123 La senca subjekto de havi estas indiferenta. La afero validas por cxiu ajn, kiu havas tiajn najbarojn.
Se en cxi tia frazo la senca subjekto de la I-verbo ne estas indiferenta, oni povas gxin montri per al-komplemento aux por-komplemento:
Restas al mi nur diri al vi adiaux.M.59 Senca subjekto de diri estas mi. Temas pri tio, ke mi diros al vi adiaux.
Tedis al sxi pensi pri li.BV.38 La persono, kiu pensis, estas sxi.
Al la papo ne estas permesite edzigxi.FA4.148 La papo ne rajtas edzigxi.
Estos por mi granda plezuro konatigxi kun vi en Kembrigxo.OV.561 Mi konatigxos kun vi.