PMEG 2024

27.1. I-verboj – bazaj reguloj

La I-formo de verbo montras tute gxenerale la ideon de farado de ago (aux estado en stato). I-verbo ne montras tempon aux modon. Tion oni povas nomi neuxtrala modo.

I-verboj similas al agaj O-vortoj: kuri ≈ kurado, sidi ≈ sidado, esti ≈ estado, marteli ≈ martelado, lumi ≈ lumado, fosi ≈ fosado.

O-vorteca «

I-verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta frazparto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. I-verbo ecx povas havi rolvorteton antaux si, sed gxi ne povas ricevi N-finajxon.

Tamen verbo «

I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel cxefverbo. Tial I-verbo tamen estas verbo.

  • mangxi rapide – La I-verbo havas E-vortan komplementon de maniero.

  • poste mangxi – La I-verbo havas E-vortan komplementon de tempo.

  • tre voli – grada komplemento

  • veni tuj – tempa komplemento

  • mangxi per kulero – maniera komplemento

  • eliri el la domo – direkta komplemento

  • mangxi pomon – objekto

  • ion mangxi – objekto

Komplementoj de I-verbo povas stari cxu antaux, cxu post la I-verbo, cxu proksime, cxu longe for. Oni devas tamen atenti pri la risko de konfuzo kun la komplementoj de la cxefverbo.

I-verbo kaj gxiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kune kiel unu frazparto, kiun oni povus nomi I-verba frazparto.

I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Oni do ne povas diri: *mi mangxi*, *la knabino esti* aux simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto: senca subjekto.

Senca subjekto de I-verbo «

Normale kaj baze la senca subjekto de I-verbo estas la subjekto de la cxefverbo de la sama frazo:

  • Ili volas trinki.FE.9 Ili estas gramatika subjekto de la cxefverbo volas kaj senca subjekto de la I-verbo trinki.

  • La sakristiano iris saluti la virinon.FA1.15 Senca subjekto de saluti estas la sakristiano.

  • La muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en gxi [= la trairejo] kiom ili volis.FA1.46 Temas pri promenado de la muso kaj Elinjo-fingreto.

En iaj frazkonstruoj tiu baza principo tamen ne validas, ekz. kiam la I-verbo mem estas subjekto de la frazo, kaj cxe agoinfluaj kaj observaj cxefverboj.

Kompleksa verbo «

Ofte cxefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazaux unu kompleksan verbon. Tiel estas precipe pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo.

La frazrolo de I-verbo «

I-verbo povas roli kiel subjekto, objekto, perverba priskribo aux kiel komplemento. I-verbo ankaux povas esti rekta (postmetita) priskribo de O-vorto, A-vorto aux (malofte) E-vorto.

Tre ofte I-verbo rolas kiel pri-komplemento, sed tiam oni tamen ne uzas la rolvorteton pri. La frazrolon devas montri la kunteksto. Ankaux kiam I-verbo rolas lauxsence kiel por-komplemento, oni ofte forlasas la rolvorteton por. Legu pri I-verboj kun rolvortetoj.

Iafoje I-verboj estas uzataj kvazaux cxefverboj.

I-verboj kaj ke-frazoj «

Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne cxiuj) I-verboj estas kvazaux mallongigitaj ke-frazoj:

  • Mi gxojas vin vidi!H.15Mi gxojas, ke mi vin vidas!

  • Ni intencas nun logxi en Peterburgo.Rz.90Ni intencas nun, ke ni logxu en Peterburgo.

  • Ahxab [...] konvinkis lin iri kontraux Ramoton en Gilead.Kr2.18... konvinkis lin, ke li iru kontraux Ramoton en Gilead.

  • Mi vidis la knabon kuri.Mi vidis, ke la knabo kuras.