PMEG

17.2. Cxu... cxu

Ordinara cxu montras demandon. Duobla aux plurobla cxu normale ne havas tian signifon, sed montras anstatauxe indiferentecon. Indiferenta cxu montras alternativojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta, libera, egala, pridubata, necerta aux simile.

Indiferenta cxu povas enkonduki subfrazojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta. La cxeffrazo montras ion, kio validas sendepende de la elekto inter la alternativoj. Tiaj subfrazoj estas ofte mallongigitaj:

  • Li devis trinki kun ili, cxu li volis, cxu li ne volis.FA1.122 Lia volo nenion povis sxangxi.

  • Cxiu povas veni, tute egale, cxu li estas regxido, cxu [li estas] almozulo.FA1.69 Kaj regxidoj kaj almozuloj povas veni. Ne gravis, kio oni estis.

Indiferenta cxu povas ankaux enkonduki frazpartojn, inter kiuj oni povas elekti. Tiam cxu... cxu povas esti tre simila al aux... aux. Cxu... cxu emfazas indiferentecon, dum aux... aux nur montras alternativojn:

  • Cxu pro timo, cxu pro fiereco, li nenion respondis.LR.99 Oni ne scias, kiu el la du alternativoj kauxzis, ke li nenion respondis, sed tio ne gravas.

  • Cxu bona, cxu malbona – cxiu mem por sia far’ ricevas rekompencon.IT.36 Ne gravas, cxu oni estas bona aux malbona.

  • Tio estas la legxo pri naskintino, cxu de knabo, cxu de knabino.Lv.12 La legxo validas egale por virino, kiu naskis knabon, kaj por virino, kiu naskis knabinon.

Unu sola cxu povas montri nur demandon. Pluraj cxu povas esti indiferenta cxu, sed povas ankaux esti pluraj sinsekvaj demandoj:

  • Ekzistas nenia eblo antauxvidi, cxu tiu cxi laboro entute sukcesos al la komitato, cxu gxi ne dauxros senfinan serion da jaroj, cxu gxi en konsenteco estos alkondukita al felicxa fino, kaj cxu la finita laboro en la praktiko montrigxos tute tauxga.FK.293 Tie cxi cxu ne esprimas dubon aux necertecon. Estas simple kvar demandaj subfrazoj.

En alternativdemandoj oni ne uzu cxu... cxu, sed cxu... aux: Cxu esti aux ne esti, – tiel staras nun la demando.H.74 Rigardu, cxu gxi estas la vesto de via filo, aux ne?Rt.51