PMEG 2023

17.3. Jen... jen

Ordinara jen altiras la atenton al io. Duobla aux plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aux eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jeniufoje... alifoje.

Alterna jen povas aperi kaj antaux tutaj frazoj, kaj antaux unuopaj frazpartoj:

  • Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto.FA1.150 La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.

  • Sxia vizagxo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango.M.159 La vizagxo sxangxigxadis.

  • Gxi [= sonorilo en fabelo] rakontas sencxese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al gxi la kaprico.FA4.68 Iufoje la sonorilo rakontas mallonge, alifoje longe.

  • Gxi [= la maro] estis ja jen rugxa, jen verda, jen blua.FA1.230 La koloro sxangxigxis, aux estis malsama en diversaj lokoj

  • Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo.M.56

  • Li [...] okupadis sin jen per tio, jen per alio.FA3.139