PMEG 2023

16.3. Sed

Sed ligas frazojn aux frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si:

  • La papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.FE.10

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.FE.18

  • Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.FE.18

  • Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn.FE.25

  • Nia provincestro estas severa, sed justa.FE.37

  • Tiu domo estis mallargxa, sed alta.M.6

  • Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa.Pr.4

  • Li havis [...] unu filinon, belan, mildan kaj sagxan, sed blindan.FA3.116

Sed povas ankaux enkonduki ion, kio malebligas aux malhelpas la antauxan aferon:

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18

  • Mi volis sxlosi la pordon, sed mi perdis la sxlosilon.FE.34

Sed povas enkonduki ion, kio estas surpriza, se oni konsideras la antauxan aferon:

  • Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Mi kriis tiel lauxte, kiel mi povis, sed neniu min auxdis, mi estis tro malproksime.FA3.152

  • Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda: li estas de meza kresko.FE.33

  • Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.FE.42

  • Melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston.FA3.64

Se la antauxaj vortoj esprimas neadon de io, sed povas enkonduki tion, kio validas anstatauxe:

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9

  • Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio cxi estas en tre granda parto merito de la mortinto.OV.223

  • Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.FE.39

  • Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.FE.38

  • Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis.FA3.146

  • Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta.Jhx.33

  • La plej granda parto de la publiko nenion scias ne sole pri nia lingvo, sed ankaux pri la ideo de lingvo tutmonda entute.OV.93 Ili nenion scias pri nia lingvo, kaj ankaux nenion pri la ideo de lingvo tutmonda. La sed-frazo kontrastas al ne sole.

  • Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaux libreldonisto.M.122

Iafoje sed montras kontraston al io subkomprenata:

  • Ankoraux unu fojon ripetu al sxi la adreson, sed malrapide. Subkomprenas, ke oni antauxe diris la adreson tro rapide.

  • Post malpli ol duonhoro sxi revenis, sed ne sola.M.194 Oni supozis, ke sxi revenos sola.

  • Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Oni supozis, ke estos ankaux kremo en la teo.

  • Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato.L1.172 Oni supozis, ke ankaux la frato venos.

Nuanca sed «

Nuanca sed ne ligas du aferojn, sed enkondukas frazon, kiu esprimas sxangxon de paroltemo aux interrompon:

  • Sed ni ne parolos plu pri tiu cxi punkto.FK.262 Oni povas imagi subkomprenitan antauxfrazon: Ni povus dauxrigi, sed...

  • Sed ni revenu al nia interrompita analizado.FK.268 Oni povas imagi la antauxfrazon: Mi povus paroli pli pri tio cxi, sed...

Nuanca sed povas ankaux enkonduki elkrion de surprizo aux malkonsento. Tiam oni iafoje povus diri, ke sed kontrastas al la eldiro de alia persono:

  • Mi donos al vi kvin euxrojn. – Sed tio ne estas justa!

  • Li venkis en la konkurso. – Sed tio estas ja bonega!

Sed kaj tamen «

Sed ofte aperas kune kun tamen, kiu tiam emfazas la kontraston:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34

  • Sxi havis forton kaj sxi estis laborema, sed sxi tamen restis malricxa.FA3.68

Se oni uzas tamen, oni povus ofte same bone uzi kaj anstataux sed, cxar la kontraston suficxe bone esprimas tamen:

  • Li havis la impreson, ke li songxas kaj tamen ne songxas.FA2.132

  • La lekanto sentis sin tiel felicxa, kvazaux tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.FA1.147

Tamen normale rolas kiel komplemento, dum sed estas kunlig vorteto. Tial sed aperas komence de sia frazo, dum tamen povas aperi en diversaj pozicioj ene de la frazo.

Tamen anstataux sed «

Iafoje tamen aperas komence de cxeffrazo, kiu estas tre proksime ligita al la antauxa cxeffrazo. Tiam tamen ekhavas ian frazligan rolon. Tamen tiam praktike egalas al sed. Oni povus ankaux diri, ke sed aux kaj estas subkomprenata:

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema.FE.41

  • Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen cxirkaux li ne mankis vivado kaj movigxado.Rn.8

  • La busxo de Marta iom ekmovigxis, tamen gxi eligis nenian sonon.M.135

  • Sxi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kasxi rideton.M.46