PMEG 2023

14.3.17. Tamen

Tamen = “malgraux tio, kontrauxe al tio”. Tamen montras kontraston al jam esprimita afero:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34 Tamenmalgraux tio, ke mi ne scias la lingvon hispanan.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem.FE.39 Tamenmalgraux tio, ke li ne mortis per natura morto.

  • Kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn.BV.46 Tamenmalgraux la facilanimeco kaj nekonstanteco.

  • De tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaux de bona konateco.M.77 Tamenmalgraux la manko de amikeco. Cxi tie estas draste mallongigitaj subfrazoj: ...rilatoj, kiuj, se ili ne estis rilatoj de amikeco, estis tamen almenaux rilatoj de bona konateco.

  • La lekanto sentis sin tiel felicxa, kvazaux tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.FA1.147...kaj kontrauxe al tio, tiam estis nur simpla lundo.

Ofte la kontraston jam montras sed. Tiam tamen ne estas necesa. Gxi nur plifortigas la kontraston.

Ofte la malhelpajxo estas esprimita per kvankam-frazo. Ankaux tiam tamen ne estas necesa, sed povas helpi al klareco: Kvankam la pasintaj tagoj povis sxin prepari al tia sorto, gxi tamen estis surprizo.M.111 Kvankam“malgraux tio ke. Tamen = “malgraux tio”. La vorteto kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras malhelpajxon. Tamen reprezentas antauxe diritan malhelpajxon.

Iuj uzas tamen kiel pozitivan respondvorton cxe neaj demandoj.