PMEG 2023

24.2. Kvantaj A-vortoj

Kvantaj A-vortoj ofte kondutas kiel normalaj A-vortoj:

  • Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn.FE.32

  • La ellernado kostis multan kaj grandan laboradon.FK.245

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32

  • Sxi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj trovigxas pro tio en kelka embaraso.M.77

  • Vi faris bedauxrinde plurajn erarojn.

O-vorteca uzo «

La A-vortoj multaj, malmultaj, kelkaj kaj pluraj estas tre ofte uzataj kvazaux ili estus O-vortoj, O-vortece. Oni povas diri, ke O-vorto estas subkomprenata post la A-vorto. Kutime temas pri personoj, sed ne cxiam. La kunteksto decidas:

  • Multaj [legantoj] kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn.DL.6

  • Tro malmultaj [homoj/auxskultantoj] venis al la prelego.

  • Kelkaj [personoj] el ni tranoktis en la amaslogxejo.

  • Pluraj [homoj/auxskultantoj/rigardantoj...] ne povis reteni sin, sed kuris sur la scenejon.

  • Ili jam detruis tre multajn [ilojn/objektojn...].

  • Kelkaj [fruktoj/pomoj...] estas preskaux tute maturaj.

Kiel oni vidas, la subkomprenataj O-vortoj estas ofte tre gxeneralaj. Ofte oni ne povas diri, kiu O-vorto estas subkomprenata, se oni ne konas la kuntekston. Iafoje preskaux ne estas eble enmeti O-vorton. Tiam la A-vorto plene alprenis O-vortan rolon. Tion oni povus nomi pronomeca uzo:

  • Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori.OV.59 Multaj egalas principe al multaj amikoj, sed, se oni enmetas la vorton amikoj, la frazo farigxas stranga.

Legu ankaux pri la diferenco inter multe (da) kaj multaj, kelke (da) kaj kelkaj.