PMEG

24.3. Kvantaj E-vortoj

Kvantaj E-vortoj povas roli kiel ordinaraj E-vortoj:

  • Mi multe dankas vin por via gastameco.Rz.80

  • Sxi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.M.106

  • La malfelicxa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus sxin akcepti, baldaux mortis en angulo de arbaro.FE.23

  • Mi ne estas multege instruita lingvisto.DL.10

  • Liaj okuloj [...] estis fiksitaj sur la vizagxo de la juna vidvino, kiu ecx plej malmulte ne atentis lian cxeestadon.M.59

  • Dio scias, ke mi estas suficxe rekompencita!FA2.27

O-vorteca uzo «

Kvantaj E-vortoj plej ofte aperas en frazoj kvazaux ili estus O-vortoj rolante kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskaux nur pri multe, kelke, suficxe kaj variantoj de ili:

  • Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.FE.32 Multe estas subjekto. La alternativo multo klare montras, ke multe cxi tie kondutas kiel O-vorto.

  • El sxia busxo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj.FE.23 La du kelke estas subjektoj de eliris. Oni povus diri kelko da perloj/diamantoj, sed kelko estas praktike neniam uzata.

  • La ricxulo havas multe da mono.FE.37 Multe estas objekto, sed gxi ne povas ricevi la finajxon N, cxar gxi estas E-vorto.

  • Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.FE.38 Kelke rolas kiel objekto.

  • Kiam sxi revenis, sxi havis multege por rakonti.FA1.84 Multege rolas kiel objekto.

  • Mi havas suficxe da laboro en la preparado de mia cxemizo de mortinto.FA2.96 Suficxe estas objekto.

  • Cxiutage oni havis suficxege por mangxi.FA4.30 Suficxege (tre malofta vorto) estas objekto.

  • Post kelke da tagoj mi venos.M.29 Kelke estas tempa komplemento kun la rolvorteto post.

  • Kelke da minutoj la vidvino staris senmove.M.11 Kelke estas tempa komplemento. Tia komplemento havas normale ian rolmontrilon, ekz. N-finajxon, sed E-vorto kiel kelke ne povas havi N-finajxon. Eblus tamen uzi ekz. la rolvorteton dum en tiaj cxi okazoj: Dum kelke da sekundoj en la cxambro regis plena silento.M.25

  • En rapideco ili preterpasis sxin je kelke da pasxoj.M.202 Kelke estas je-komplemento.

  • Pri ili oni parolis kaj ankaux pri la multe da lupoj, kiuj antauxe estis cxi tie.FA4.169 Cxi tie multe ecx havas la artikolon la, kiu normale aperas nur cxe O-vortoj. Tio estas tre malofta. Prefere oni uzu la multo da lupoj.

Kio estas cxefvorto? «

Kiam kvanta E-vorto havas da-esprimon post si, povas ofte sxajni, ke la E-vorto tute ne estas cxefvorto, sed ke la O-vorto de la posta da-esprimo estas cxefvorto. El senca vidpunkto la da-esprimo estas fakte pli grava, sed el gramatika vidpunkto la E-vorto ja estas cxefvorto. Cxi-poste sekvos tamen ekzemploj, en kiuj oni traktas la O-vorton de la da-esprimo kvazaux gxi estus cxefvorto.

A-vorta priskribo de kvanta E-vorto «

Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam gxi ne estas cxefvorto:

  • Multe da larmoj estis ploritaj pri gxi [= la birdo].FA1.151 Multe estas cxefvorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al multe, kaj devus teorie farigxi E-vorto: plorite. Sed lauxsence gxi rilatas al larmoj, kaj tial farigxas A-vorto.

  • Multe da akvo estis versxita sur gxin. Cxi tie versxita sekvas akvo laux la senco, anstataux multe laux la gramatiko.

  • Ili ellernis tiun cxi lingvon en la dauxro de iaj kelke da semajnoj.FK.271 Iaj devus rilati al la cxefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas gxin al semajnoj.

  • Multe da arto kaj penoj estis eluzita.FA2.105 Eluzita estas eble ia kompromisa formo, kiu havas A-finajxon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finajxon pro multe (kiu estas iel unu-nombra, = multo).

Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis plorite. Multe estis versxite. (Kompreneble oni ankaux povas diri: Multo estis plorita. Multo estis versxita.)

Cxu objekto aux komplemento? «

Iafoje estas malfacile diri, cxu multe estas objekto aux kvanta komplemento:

  • Sxi multe pensis pri tio.FA1.33 Multe estas objekto aux kvanta komplemento de pensis. La signifo restas la sama.

Kvantaj A-vortoj anstataux kvantaj E-vortoj «

Ofte oni povas anstatauxigi kvantan E-vorton per kvanta A-vorto. Tiam la O-vorto de la da-esprimo farigxas cxefvorto kaj da malaperas:

  • Sur la arbo sin trovis multaj birdoj. ≈ ...multe da birdoj.

  • La ricxulo havas multan monon. ≈ ...multe da mono.

  • Sxi staris nur kelkajn sekundojn. ≈ ...kelke da sekundoj.

  • Post kelkaj tagoj li venos. ≈ Post kelke da tagoj...

Estas tamen nuanca diferenco. Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke ordinare konvenas nur, kiam temas pri nedistingebla amaso. La jena ekzemplo tial sonas strange: *Kelke da homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni prefere diru Kelkaj homoj..., cxar temas pri la sentoj de cxiu homo aparte.

Noto: En la komencaj jaroj oni uzis kelke kaj kelkaj ankaux kun la senco “pluraj”, cxar tiutempe la vorto pluraj ankoraux ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.