PMEG 2024
29.2.1. Elekto de pasiva participo – bazaj principoj
La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesigxas pri la iom-post-ioma dauxrado de la ago, aux se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-participon, se plenumigxo aux rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antaux la ago.
AT | dauxrado aux ripetado |
---|---|
IT | plenumigxo aux rezulto |
OT | stato antaux ago |
Kontrolesprimoj «
Kiam oni hezitas inter AT kaj IT, oni povas uzi kontrolesprimojn por trovi, kiu nuanco pli tauxgas.
Se oni povas aldoni iom post iom, plu kaj plu aux ree kaj ree sen tute sxangxi la sencon, tiam tauxgas AT, cxar iom post iom kaj plu kaj plu emfazas dauxradon, kaj ree kaj ree emfazas ripetadon:
Sxi amis kaj estis [plu kaj plu] amata.M.14
Dum la kafo estis [iom post iom] kuirata, sxi sidigxis sur segxo kaj endormigxis.FA4.114
Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte [ree kaj ree] acxetata de mi.FE.25
Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos [ree kaj ree] pagataj de mi.FE.25
Se oni povas aldoni definitive sen detrui la sencon, tiam tauxgas IT, cxar definitive akcentas plenumigxon aux atingon de rezulto:
Georgo Vasxington estis [definitive] naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12
La surtuto estas [definitive] acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.FE.25
Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos [definitive] pagita al vi baldaux.FE.25
Kiam estis [definitive] auxdigita la ordono de la regxo kaj lia legxo [...], tiam ankaux Ester estis [definitive] prenita en la regxan domon[...].Es.2