PMEG 2024
29.2.2. Elekto de pasiva participo – specialaj okazoj
La bazaj principoj por participelekto suficxas por plene gxuste esprimi sin, sed tamen estas eble aldoni ankoraux kelkajn specialajn nuancajn principojn.
Dusignifaj verboj «
Iuj verboj havas du malsamajn signifojn, kaj la elekto de participo dependas de tio, kiu el la du signifoj estas celata.
Klasika ekzemplo estas la verbo okupi, kiu povas signifi aux “preni okupe” aux “teni okupe”. Prenado estas ago normale momenta, kaj tial precipe la plenumigxo estas interesa. Tenado tamen estas pli longdauxra afero, kaj tial normale la dauxrado estas pli interesa. Post prenado tamen sekvas tenado, kaj antaux tenado normale okazas prenado. Tial cxe okupi oni ofte povas uzi AT-formon aux IT-formon lauxplacxe sen praktika diferenco:
Mi estas tre okupata de mia laboro. = Mia laboro nun “tenas min” (plu kaj plu), cxar gxi antauxe “prenis min”.
Mi estas tre okupita de mia laboro. = Mia laboro (definitive) “prenis min”, kaj tial gxi nun “tenas min”.
Alia ekzemplo estas kovri, kiu havas du signifojn depende de tio, cxu la aktiva subjekto estas la kauxzanto de la kovrado, aux la afero, kiu trovigxas en kovra pozicio:
Li kovris la plankon per tapisxo. → La planko estis kovrita (de li) per tapisxo. Cxi tie temas pri la definitiva rezulto de la ago “meti sur plankon”.
Tapisxo kovris la plankon. → La planko estis kovrata de tapisxo. Cxi tie temas pri iom-post-ioma dauxrado de la ago “kusxi sur planko”.
Plej ofte oni uzas IT-formon cxe verboj kiel okupi kaj kovri, sed oni havas liberan elekton depende de la ideo, kiun oni volas esprimi.
Teoria eblo de plenumigxo «
Zamenhof ofte preferis AT-formon en frazoj, kie la ago estas nur teoria eblo, kiu ne certe efektivigxos. Li ankaux preferis AT en frazoj, kie la ago estas neata, kaj en aliaj frazoj, kie la kunteksto iel forvisxas la ideon de plenumigxo:
Kiam farigxis mallume kaj la gxardeno devis esti sxlosfermata, la pordisto lin forpelis.FA1.212 Versxajne poste la gxardeno estis efektive sxlosfermita, sed la frazo ne celas rakonti pri tio. Kiam la forpelado okazis, la sxlosfermado estis ankoraux nur dezirata.
Cxi tiu verko devas esti eldonata nun aux neniam.M.133 Temas pri devo de eldonado, cxefe pri la komencado de la eldonlaboroj. Cxu la eldonado plenumigxos, oni ne scias.
Ili volas, ke tia aux alia sxangxo estu farata jam nun.OV.59 Cxu la sxangxoj estos plenumitaj, oni ne scias.
La unueco de Esperanto neniam estos rompata.FAnt.48 La rompo neniam plenumigxos.
Ecx vulpo plej ruza fine estas kaptata.PE.285 Temas pri principo cxiam valida. La ideo de dauxreco farigxas do pli grava ol la ideo de plenumigxo.
Sed oni ankaux povas uzi IT-formon en cxi tiaj frazoj. Oni havas liberan elekton laux tiu nuanco, kiun oni volas esprimi. Efektive oni trovas cxe Zamenhof ankaux IT-participojn en tiaspecaj frazoj:
La artikoloj devas cxiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso.OV.98
Tiu cxi traduko, pro manko de mono, bedauxrinde gxis nun ne povis esti eldonita.OV.220
Ripetoj «
Cxe ripetaj agoj oni normale uzas AT, cxar oni interesigxas pri la ripetado, sed iafoje oni povas koncentrigxi je la plenumigxo de cxiu unuopa ripeto, kaj uzi IT. Se oni montras la precizan nombron de ripetoj, la ideo de plenumigxo farigxas pli grava, kaj oni tiam ordinare uzas IT-formon:
Dum la milito tiu vilagxo estis ofte prirabata kaj bruligata.
Dum la milito tiu vilagxo estis kvarfoje prirabita kaj bruligita.
Unu velo post la alia estis levataj.FA1.88 Zamenhof pensis pri la tuto: pluraj veloj estis iom post iom levataj.
Unu velo post la alia estis levita. Cxi tie oni parolas pri cxiu unuopa definitiva levo de velo.