PMEG 2023

12.1.1. Subjekto

Subjekto estas tio, kio faras la agon de la cxefverbo. La subjekto de cxefverbo estu cxiam sen rolmontrilo. La preciza senco de la rolo subjekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Aganto – tipa subjekto «

Tipa subjekto estas aganto, kiu aktive plenumas agon aux (vole) kauxzas ian okazajxon:

  • La gefiancxoj promenadis sub la fresxa superpendanta lauxba tegmento.FA3.29

  • La soldato dehakis al sxi la kapon.FA1.8

  • Gerda karesis al sxi la vangojn.FA2.75

  • Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetajxoj.FA1.171

  • En tiu momento el la gxardeno venis du malgrandaj knaboj.FA1.149

  • Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo.SS.7

  • La patro donis al mi dolcxan pomon.FE.10 Komparu kun ricevi.

Malpli tipaj subjektoj «

Ofte tamen subjekto ne estas aktiva konscia aganto aux kauxzanto, sed malaktiva aganto, aux rimedo, aux io kio simple trovigxas ie, aux io kio movigxas senvole, aux io kio havas ian econ, aux io kio nur ekzistas, k.t.p.:

  • Cxu vi auxdis jam la historion pri la malnova strata lanterno?FA2.117 Oni ne “plenumas” auxdadon. Tio simple okazas.

  • Fine krevis unu ovo post la alia.FA2.34 La krevado okazis al la ovoj.

  • La folioj faladis de la arboj.FA3.59 La falado okazis al la folioj.

  • Sur cxiuj kampoj cxirkauxe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno.FA2.20

  • Estis iam malgranda knabino.FA2.98 La knabino ne faris agon, sxi simple ekzistis.

  • Avineto estas tre maljuna.FA2.90 La avineto havas econ.

  • La sovagxa vinberbrancxo havis sur si bluajn kaj rugxajn berojn.FA1.188 La brancxo ne agis. Gxi estis la loko, kie la beroj trovigxis.

  • Tapisxoj kovris la plankon.FA3.59 La tapisxoj trovigxis sur la planko.

  • Ha, jen kusxas ja paro da galosxoj!FA1.123 La galosxoj trovigxas ie.

  • Ora sxlosilo cxiun pordon malfermas.PE.1005 La sxlosilo estas ilo por la malfermado. Normale malfermi havas la veran aganton kiel subjekton. Sed se la vera aganto tute ne estas menciita, ofte la ilo anstatauxe aperas kiel subjekto.

  • Vespere antaux la pordo haltis veturilo.FA2.148 Vera aganto estas la homo, kiu veturigis la veturilon.

  • De la patro mi ricevis libron.FE.9 Vera aganto estas la patro. Mi estas la celo de la donado. Komparu kun doni, cxe kiu la vera aganto estas subjekto.

  • Pasis jaroj.FA3.103 La subjekto ne estas aganto, sed tempo.

La verbo decidas «

Por gxuste uzi subjektojn oni devas por cxiu verbo scii, kio povas aperi kiel subjekto de gxuste tiu verbo. Vidu kelkajn ekzemplojn de verboj kaj frazroloj.