PMEG 2023

30. Verboj kaj frazroloj

La plej grava parto de frazo estas la cxefverbo. Gxi regas la gramatikon de la tuta frazo. Cxefverbo estas kvazaux manuskripto de teatrajxo. Gxi decidas, kiaj rolantoj povas aperi, kaj kiajn rolmontrilojn ili havu. Por konstrui frazojn gxuste oni do devas por cxiu verbo scii, kiaj rolantoj povas aux devas aperi. Plej grave estas scii detalojn pri subjekto, objekto kaj perverba priskribo. Tiujn rolojn oni povas nomi cxefaj frazroloj. Cxe iaj verboj ankaux al-komplemento estas grava frazrolo. Aliaj komplementoj (tempaj, lokaj, manieraj...) kondutas pli libere. Tiajn povas havi pli-malpli cxiu verbo.

Cxi tie aperos nur ekzemploj de diversaj specoj de verboj, kaj ne cxiuj detaloj estos klarigitaj. Multaj verboj havas plurajn signifojn, kaj la reguloj por frazroloj povas esti malsamaj por la diversaj signifoj. Bonaj vortaroj donas pli da informoj, almenaux per ekzemplaj frazoj.

La cxi-postaj klarigoj traktos cxefe aktivajn frazojn. Tio estas la normala maniero montri agon. Frazojn kun objekto oni povas transformi en pasivon. Tiam la frazroloj sxangxigxas.