PMEG 2023

25.2. Identiga priskribo

O-vorta frazparto povas havi rektan priskribon, kiu montras la identecon de la afero, normale per gxia propra nomo. Tia identiga priskribo staras cxiam post sia cxefvorto, kaj ne havu N-finajxon aux rolvorteton:

  • Tio estis en la monato Majo.FA3.18 La monato nomigxas “Majo”. Majo estas identiga priskribo de la vorto monato.

  • Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto.OV.238 Esperanto estas la propra nomo de la lingvo. Kvankam lingvon havas N-finajxon, la identiga priskribo ne havu tiun finajxon.

  • Gxis morgaux li devis ellerni parkere cxiujn urbojn en la provinco Zelando.FA2.130

  • La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon.FA1.214

  • Ni vizitis la urbon Parizo.

  • La cxefurbo de Britujo estas Londono, sed ankaux en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono.

  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj.FE.27

  • Tiu programero okazos en salono Zamenhof. La salono estas nomata “Zamenhof”.

Identigaj priskriboj ofte aperas post titoloj kaj similaj esprimoj:

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn.FE.18

  • En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris.FA1.218

  • Karlo vidis tie profesoron Pauxlo Jenkins.

  • domo numero nauxdek-sepRz.95 Cxi tie nauxdek-sep estas identiga priskribo de numero, kaj numero similas al titolo. Sed krome la tuta esprimo numero nauxdek-sep siavice estas identiga priskribo de la vorto domo.

Oni povas ofte enmeti kiu nomigxas antaux identiga priskribo: la lingvon, kiu nomigxas Esperanto; la provinco, kiu nomigxas Zelando; la urbon, kiu nomigxas Parizo; profesoron, kiu nomigxas Pauxlo Jenkins; urbojn, kiuj nomigxas Londono.

Malnova uzo «

Zamenhof iafoje tamen uzis N-finajxon cxe identigaj priskriboj, cxar liatempe la reguloj ankoraux ne estis klaraj: Vi vidis iam la knabon Karolon.Rt.91 Li atingis la cxarmegan urbon Nurenbergon.FA3.62 Se oni nun dirus ekz. la knabon Karolon, oni komprenus, ke la knabo nomigxas gxuste “Karolon”, ne “Karolo”.

De «

Ne uzu la rolvorteton de antaux identiga priskribo: *la urbo de Nov-Jorko*, *la sxtato de Kalifornio*, *la popola respubliko de Cxinio*. De en tiaj esprimoj povas nur montri apartenon: la urbo, kiu apartenas al Nov-Jorko, la sxtato, kiu apartenas al Kalifornio.

De povas tamen esti tute gxusta en iaj esprimoj, kiuj similas al identigaj priskriboj, sed kiuj vere montras apartenon:

  • La rivero Misisipo enfluas en la golfon de Meksiko. La golfo ne nomigxas “Meksiko”, sed gxi trovigxas apud la lando Meksiko.

  • Anglujo estas unu parto de la Unuigxinta Regxlando de Britujo kaj Norda Irlando. La regxlando ne nomigxas “Britujo kaj Norda Irlando”, sed konsistas el la du partoj Britujo kaj Norda Irlando.

En iaj okazoj identiga priskribo kaj apartena de-priskribo povas tamen praktike egaligxi:

  • Oni eldiras la nomon de Molière.FA3.55...la nomon, kiu apartenis al Molière ≈ ...la nomon Molière.

  • La titolon de honora prezidanto de via grupo mi danke akceptas.OV.573La titolon, kiu apartenas al honora prezidanto... ≈ La titolon “honora prezidanto”...

A-vorto «

Ankaux A-vorto povas montri identecon, nomon. Tiaj A-vortoj kondutas kiel ordinaraj A-vortaj priskriboj kaj devas ricevi N-finajxon, se la cxefvorto havas N: Mi neniam vidis la Atlantikan Oceanon.Mi neniam vidis la oceanon Atlantiko.