PMEG 2023

25.1.2. Perverba priskribo de objekto

Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj perverbaj priskriboj priskribas objekton, ili ne havu la finajxon N.

Komparu la du jenajn frazojn:

  • Vi farbas la domon rugxan. (= Vi farbas la rugxan domon.) Rugxan estas cxi tie rekta priskribo de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas rugxa. Oni ne diras, kiun koloron gxi nun ricevas.

  • Vi farbas la domon rugxa.Vi farbas la domon tiel, ke gxi farigxas rugxa. Rugxa estas perverba priskribo de la domo. La rugxeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antauxe havis. (Oni povas ankaux diri: Vi farbas rugxa la domon. Sed ne diru: *Vi farbas la rugxa domon.*)

A-vorto aux A-vorteca vorteto «

Perverba priskribo de objekto povas esti A-vorto aux A-vorteca vorteto:

  • Cxu vi farbos vian rugxan domon verda? ≈ Cxu via rugxa domo farigxos verda?

  • Ne, ni preferas gxin flava.Ne, ni preferas, ke gxi estu flava.

  • Sxi trovis la francajn vinojn tre bonaj.Sxi trovis, ke ili estas tre bonaj.

  • Neniam mi vidis lin tia.Rt.82Neniam mi vidis, ke li estas tia.

  • Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.FE.33Li sentis, ke li estas tiel malfelicxa...

La esprimo senti sin povas havi perverban priskribon de la objekto: Li sentis sin malsana.Li sentis, ke li estas malsana. Sed oni ankaux povas uzi E-vorton, kiu tiam estas maniera komplemento de la verbo: Li sentis sin bone.Lia sento (pri si mem) estis bona. La elekto de finajxo do dependas de tio, cxu oni parolas pri eco de la objekto (cxi-okaze egala al la subjekto), aux pri la sento mem. Komparu kun tute simila uzo de aspekti.

Eble tamen N-finajxo «

Iafoje cxi tia A-finajxa priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la cxefverba ago. En tiaj okazoj oni povas opinii, ke temas ne pri vera perverba priskribo, sed pri iaspeca komplemento. Tiam oni povas ja uzi N-finajxon. Tia aldono de N povas iafoje doni nuancan diferencon:

  • Ni lin trovis malvivan.Rt.138Ni lin trovis, kiam li estis malviva. La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaux povas gxin forlasi. Sen N-finajxo la signifo ankaux povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva.

  • Li pentras sxin nudan.Li pentras sxin, kiam sxi estas nuda. Se oni dirus nuda sen N, la signifo estus: Li pentras bildon, en kiu sxi estas nuda. Sen N la signifo ecx povas esti: Li pentras sxin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras sxin.

  • Cxi tiun vorton li uzas solan. Li uzas tiun vorton sen aliaj vortoj. (Cxi tiun vorton li uzas sola. Nur li uzas tiun vorton.)

  • Ofte en vespero sxi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko.FA1.91 Sxi vidadis lin, kiam li estis forveturanta.

  • Mi sxatas la matenmangxajn ovojn malmolaj(n).Mi sxatas la matenmangxajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi sxatas, ke la matenmangxaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj cxi frazoj. Aliaj preferas A-vorton sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.

La uzo de N-finajxo en tiaj cxi okazoj neniam estas deviga. Neuzo de N estas versxajne pli ofta nuntempe, sed kiam aldono de N donas plian klarecon, oni ne hezitu esprimi sin tiel. Sed kiam la ligo al la cxefverbo estas forta, kaj la A-vorto ne respondas al kiam-frazo, sed al ke-frazo, tiam oni nepre ne uzu N-finajxon.

O-vorta frazparto sen rolmontrilo «

Perverba priskribo de objekto povas esti O-vorto (aux O-vorta frazparto) sen rolmontrilo:

  • Mi elektis lin prezidanto.LR.78Mi elektis lin, ke li estu prezidanto.

  • Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefiancxoj.FA3.91 ≈ ...oni diris, ke ili estas gefiancxoj.

  • Vin mi volas fari mia edzo!FA3.98Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo.

Cxe iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon. Tiam oni ja uzu N-finajxon: Ili elektis sxin kiel kasiston.

O-vorta frazparto kun rolvorteto «

Iafoje frazparto kun rolvorteto povas esti perverba priskribo de objekto:

  • Kristino al li placxis kaj sxi lin ankaux trovas laux sia gusto.FA3.91...sxi trovas, ke li estas laux sxia gusto.

  • Mi preferas gxin sen sukero.Mi preferas, ke gxi estu sen sukero.

E-vorto «

Se la objekto estas I-verbo, oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon de la objekto anstataux A-vorto. Tio praktike okazas preskaux nur kun verboj, kiuj esprimas opinion, ke io estas ia, precipe opinii kaj trovi:

  • Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkasxe kontraux la fluo de tiu cxi kolero.BV.70 = Ili ne opiniis, ke batali malkasxe kontraux la fluo estas utile. Objekto de la verbo trovi estas la I-verbo batali (malkasxe kontraux...). Utile estas perverba priskribo de batali. La priskribon peras la cxefverbo trovis.

  • Tiun cxi penson [...] ni trovis nun necese ripeti ankoraux unu fojon.OV.106Ni trovis nun necese ripeti tiun cxi penson ankoraux unu fojon. Necese estas perverba priskribo de ripeti (tiun cxi penson...).

  • Dank’ al [...] kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie cxi detale paroli, la lingvo farigxas eksterordinare facila.FK.233 Superflue estas perverba priskribo de paroli.

  • Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Lehxem de Jehuda, por eklogxi tie, kie li trovos oportune [eklogxi].Jgx.17

Ankaux kiam la objekto estas subfrazo, oni uzu E-vorton kiel perverban priskribon. Tio tamen okazas tre malofte:

  • Mi trovas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi. (= Mi pensas, ke estas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi.) La ke-frazo estas objekto de trovas. Neelteneble estas perverba priskribo de la ke-frazo.

  • Kial oni cxe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?

  • Mi opinias grave, cxu sxi subtenos nin aux ne. (= Mi opinias, ke estas grave, cxu sxi...) La demanda cxu-frazo estas objekto de opinias. Grave estas perverba priskribo de la cxu-frazo.

Zamenhof ofte enmetis ian O-vortecan vorton, gxi aux tio, por reprezenti ke-frazon, kaj iafoje ankaux por reprezenti I-verbon. Tiam la perverba priskribo havu A-finajxon:

  • Cxu vi, kara Mario, trovas gxin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon cxe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 Konvena estas perverba priskribo de gxin, sed ankaux (nerekte) de la ke-frazo. Nuntempe oni preferas tio kiel helpan vorteton: Cxu vi trovas tion konvena, ke...

  • Se la Akademio trovus gxin necesa anstatauxigi en ili la “uj” per “i”, mi tion ne malkonsilus.LR.18B Hodiaux oni ne plu uzas gxi tiel. Oni diru ...trovus tion necesa... aux prefere ...trovus necese...

Iafoje en tiaj cxi frazoj povus farigxi malklare, cxu la E-vorto estas perverba priskribo aux maniera komplemento: Li opiniis eble, ke oni maldungu la komizojn. Oni povus miskompreni eble kiel komplementon = Povas esti, ke li opiniis, ke oni... Tiam oni uzu helpan tio aux pli klaran vortordon: Li opiniis tion ebla, ke oni... Li eble opiniis, ke oni...

Laux PAG oni uzu A-vorton anstataux E-vorto kiel perverban priskribon de objekto, kiam la objekto estas I-verbo aux subfrazo: Mi opinias konvena vigligi vin per rememorigo. Tio tamen ne sxajnas rekomendinda, cxar tio rompas la bazan principon, ke I-verboj kaj subfrazoj estas priskribataj per E-vortoj. Sed oni povas trovi plurajn ekzemplojn de tia uzo cxe Zamenhof, kiu hezitis inter A-finajxo kaj E-finajxo en tiaj frazoj: La gazetoj ne trovas necesa enigxi en tion, pri kio ili skribas.FK.283 Cxar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel lauxte krii.FA1.155

En 2012 la Sekcio pri Gramatiko de la Akademio de Esperanto publikigis dokumenton, en kiu gxi diris, ke ambaux uzoj estas pravigeblaj. Gxi tamen rekomendis al verkistoj de lernolibroj, ke oni uzu E-finajxon cxe perverba priskribo de objekto, kiu mem estas I-verbo aux subfrazo. La cxi-antauxaj PMEG-aj klarigoj estas konformaj al tiu rekomendo.

I-verbo «

Perverba priskribo de objekto ankaux povas esti I-verbo:

  • La finigxado de la tago igis ilin rapidi.M.200La finigxado de la tago igis ilin rapidantaj.La finigxado de la tago kauxzis, ke ili rapidis.

Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj kaj en la klarigoj pri la verbo igi kaj la verbo lasi.

Kontrolmetodo «

Se oni hezitas, cxu priskribo de objekto estas rekta aux perverba, oni povas anstatauxigi la objekton per pronomo (lin, sxin, gxin, ilin k.s.). Rektan priskribon oni tiam emas forpreni, cxar gxi estas parto de la objekto. Perverban priskribon oni tamen emas konservi, cxar gxi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo:

  • Cxu vi farbas la domon rugxan? Cxu vi farbas gxin? (= Cxu vi farbas la rugxan domon?) Rugxan estas rekta priskribo.

  • Cxu vi farbas la domon rugxa? Cxu vi farbas gxin rugxa? Rugxa estas perverba priskribo.

  • Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno. Mi vidis ilin forirantaj per trajno. Forirantaj (per trajno) devas resti por ke la senco de la frazo ne sxangxigxu. Forirantaj estas do perverba priskribo de la objekto, kaj ne havu N-finajxon. La senco estas: Mi vidis miajn amikojn, kaj vidis, ke ili estas forirantaj per trajno. (Anstataux forirantaj oni ankaux povas uzi I-verbon: Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno.) Se oni dirus forirantajn, la senco farigxus: Mi vidis tiujn el miaj amikoj, kiuj estis forirantaj per trajno. Aux: Mi vidis miajn amikojn, kiam ili estis forveturantaj per trajno.

Priskribo pere de participo «

Ankaux aktiva participo povas peri priskribon de sia objekto:

  • La geedzoj lasis pretigi por si sian tomban sxtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto. Libera estas perverba priskribo de la objekto la lokon. Gxin tamen peras ne verbo, sed la participo lasante, kiu devenas de la verbo lasi. = Ili lasis libera nur la lokon...

  • Li estis jam farbinta sian domon verda. La priskribon peras la participo farbinta.

  • Sxi sidis tenante la okulojn fermitaj.Sxi sidis, dum sxi tenis la okulojn fermitaj.

Kun povas peri priskribon «

Iafoje, kiam kun kvazaux anstatauxas havanta, havante, tenanta aux tenante, gxi povas aperi kun “perverba” priskribo de “objekto”:

  • Li kusxis havante/tenante la piedojn direktitaj al la pordo de la domo. Li kusxis kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo.FA1.122

Oni ankaux povas simple subkompreni havante aux havanta (aux similan participon) sen aldoni kun, precipe kiam temas pri pozicio de (korpo)parto: Li kusxis [havante/tenante] la piedojn direktitaj al la pordo de la domo.