PMEG 2024

26.1. Neuxtrala modo – I-finajxo

Verboj kun la finajxo I nur nomas agon aux staton. Ili ne montras, cxu temas pri realajxo, volo aux imago. Ili ankaux ne montras tempon. I-verboj estas ofte similaj al agaj O-vortoj:

  • labori = la ideo de farado de laboro

  • esti = la ideo de estado

  • Mi volas labori.Mi volas, ke mi laboru.

  • Estas tede labori.Laborado estas teda.

I-verboj ne rolas kiel cxefverboj, sed estas uzataj en multaj aliaj manieroj. Legu detale pri la uzado de I-verboj.