PMEG 2023

34.2.2. Antauxmetado el subfrazo

Iafoje oni povas meti frazparton, kiu vere apartenas al subfrazo, en la komencon de la tuta frazo. Tio kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco de la vortordo:

  • Tiun laboron mi diris, ke mi faros.Mi diris, ke mi faros tiun laboron. La frazparto tiun laboron estas objekto de faros, kaj apartenas plene al la ke-frazo. Por emfazo gxi tamen staras komence de la tuta frazo.

  • En salono Zamenhof mi pensas, ke okazas nun la solena inauxguro.Mi pensas, ke okazas nun en salono Zamenhof la solena inauxguro. La loka komplemento ne montras la lokon de la pensado, cxar gxi vere apartenas al la subfrazo.

  • El tio povas elveni, la diablo scias, kio.Rz.9 En tiu cxi tre nekutima frazo, cxio el la subfraza demando, krom la demanda vorto kio, estas antauxmetita. Normala vortordo estas: La diablo scias, kio el tio povas elveni.

Ofte povas estigxi konfuzo, al kiu parto de la frazo vere apartenas antauxmetitaj vortoj. Povas sxajni, ke ili apartenas al la cxeffraza verbo, cxar ili ja staras pli proksime al gxi. Tial tia cxi vortordo estas tre malofte uzata (sed vidu cxi-poste pri KI-vortoj). Se la frazparto, kiun oni volas emfazi, rolas kiel subjekto en sia subfrazo, oni nepre ne povas formovi gxin, cxar subjekto devas cxeesti cxe sia cxefverbo. Nepre ne uzu: *Tiu laboro mi pensas, ke estas malfacila.* Oni devas diri: Mi pensas, ke tiu laboro estas malfacila.

Pri-solvo «

Iafoje, se la senco permesas, oni povas emfazi frazparton en subfrazo per uzo de antauxmetita pri-komplemento. Tiun frazparton, kiun oni volas emfazi, oni lasas en gxia loko en la subfrazo en la formo de pronomo aux tabelvorto, kaj en la komenco de la tuta frazo oni metas gxin en la formo de pri-komplemento. La emfazata afero aperas do dufoje, unu fojon kiel pri-komplemento en la cxeffrazo, kaj unu fojon pronome en sia vera frazrolo en la subfrazo:

  • Pri tiu laboro mi diris, ke mi faros gxin.Mi diris, ke mi faros tiun laboron.

  • Pri tiu tasko mi pensas, ke gxi estas malfacila.

  • Pri talento mi neniam auxdis, ke vi ian havas.M.156Mi neniam auxdis, ke vi havas ian talenton.

Antauxmetado de KI-vorto el subfrazo «

Kiam oni faras KI-demandon, oni movas la pridemandatan aferon de sia normala loko al la komenco de la frazo:

  • Vi volas ion. Kion vi volas?

  • Li nomigxas Karlo. Kiel li nomigxas?

Se la tuta frazo enhavas en si subfrazon, kaj la pridemandota afero trovigxas en tiu subfrazo, oni devas, kiam oni formas demandan frazon, movi tiun aferon al la komenco de la tuta demanda frazo, kvankam gxi ankoraux sence apartenas al la subfrazo. Tiaj frazoj povas farigxi malfacile kompreneblaj:

  • Vi konsilas, ke ni respondu ion al cxi tiu popolo. Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo [...]?Kr1.12 Kion estas objekto de la cxefverbo respondu, kvankam gxi staras pli proksime al konsilas. La frazo sonas tamen suficxe nature, cxar kion ankaux povus rilati al la cxeffraza verbo konsilas.

  • Petro diris, ke lia amiko nomigxas Karlo. Kiel Petro diris, ke lia amiko nomigxas? Estas risko, ke oni pensas, ke kiel rilatas al diris, kio donus tre strangan signifon. Pli komprenebla alternativo estas: Kiel laux Petro nomigxas lia amiko?

  • Vi deziras, ke mi agu iel. Kiel vi deziras, ke mi agu? Pli normala demando estas: Kiel mi agu? Sed tio ne signifas precize la samon.

  • Vi auxdis, ke oni vendas ion. Kion vi auxdis, ke oni vendas? Pli volonte oni dirus simple: Kion oni vendas? Sed tio ne estas precize la sama demando.

  • Vi volas, ke mi vendu ion al vi. Kion vi volas, ke mi vendu al vi? Pli simpla (sed ne tute samsenca) estas: Kion mi vendu al vi?

Oni plene evitu cxi tiajn frazojn, se la subfrazo mem estas demando, cxar tia konstruo farigxas tro komplikita:

  • Sxi demandis, cxu mi sxatas muzikon. *Kion sxi demandis, cxu mi sxatas?* Oni devas diri nur Kion sxi demandis? kvankam tio estas malpli preciza, aux uzi la pri-solvon montrotan cxi-poste.

  • Petro demandis, kiam mi iros al la urbo. *Kien Petro demandis, kiam mi iros?* Eble oni devas kontentigxi per Kion Petro demandis?

La sama problemo ekzistas cxe rilataj (nedemandaj) KI-vortoj. Ankaux tiaj KI-vortoj estu en la komenco de la subfrazo. Se la rilata KI-vorto vere apartenas al subfrazo de la subfrazo, konfuzo povas estigxi:

  • Vi asertis, ke vi vidis homon. La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis, estas jam delonge mortinta. Evitinda frazo, cxar kiun sxajnas esti objekto de asertis, kvankam gxi vere estas objekto de vidis. (Cxi tie oni povas uzi la elturnigxon La homo, kiun vi asertis esti vidinta...)

  • Sxi scius, kio estas kuirita sur cxiu fajrejo. Ekzistis neniu fajrejo, kie sxi ne scius, kio estas kuirita. Evitinda frazo, cxar kie sxajnas montri la lokon de la sciado, dum gxi fakte montras la lokon de la kuirado. Vidu Zamenhofan solvon cxi-poste.

Pri-solvo cxe KI-vortoj «

Ofte oni povas elturnigxi per antauxmetita pri-komplemento. Oni lasas la KI-aferon en gxia loko en la formo de pronomo, kaj uzas pri-komplementon kiel demandesprimon aux frazenkondukilon:

  • Sxi demandis, cxu mi sxatas muzikon. Pri kio sxi demandis, cxu mi sxatas gxin?

  • Vi asertis, ke vi vidis homon. La homo, pri kiu vi asertis, ke vi vidis lin, estas jam delonge mortinta.

  • Sxi scius, kio estas kuirita sur cxiu fajrejo. Ekzistis neniu fajrejo, pri kiu sxi ne scius, kio estas kuirita sur gxi.FA2.18

  • Sxajnis al mi, ke mi havas prudenton. Mia prudento, pri kiu sxajnis al mi, ke mi gxin havas, protestas.M.34

Sed pri-solvo ne cxiam funkcias:

  • Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis domon al Elizabeto. *Elizabeto baldaux eklogxos en la domo, kiun Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis al sxi.* La frazo estas tute nekomprenebla, sed pri-solvo ne helpas: *Elizabeto baldaux eklogxos en la domo, pri kiu Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis gxin al sxi.* La pri-solvo ne funkcias, cxar pri kiu (= pri la domo) cxi tie ne donas sencon. En tiu cxi okazo oni povas anstatauxe elturnigxi per kompleta renverso de la origina frazo: La domon vendis al Elizabeto tiu viro, kiun Karlo renkontis. Elizabeto baldaux eklogxos en la domo, kiun vendis al sxi tiu viro, kiun Karlo renkontis.

  • Vi deziras, ke aliaj agu kun vi iel. *Agu kun aliaj en tia maniero, pri kiu vi deziras, ke aliaj agu kun vi en gxi.* La pri-solvo estas tro komplikita. Efektive kiel bone povas rilati ankaux al deziras, kaj tial simpla kaj rekta KI-frazo bone funkcias: Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi.OV.320

Ne movu subjekton for de gxia verbo «

Se la KI-afero rolas kiel subjekto, oni ne povas movi gxin for el la subfrazo. La subjekto de verbo devas cxeesti en sia frazo:

  • Karlo diris, ke lia frato edzigxis. *Kiu Karlo diris, ke edzigxis?* Diris sxajnas havi du subjektojn, dum edzigxis sxajnas tute ne havi subjekton. Uzu la pri-solvon: Pri kiu Karlo diris, ke li edzigxis?

  • Vi pensas, ke tiu knabino amas min. *Sxi estas tiu knabino, kiu vi pensas, ke amas min.* Cxi tie pensas sxajnas havi du subjektojn (kiu kaj vi), kaj amas sxajnas havi neniun subjekton. Diru: Sxi estas tiu knabino, pri kiu vi pensas, ke sxi amas min.

  • Mi diris, ke Karlo prenis la auxton. *Jen estas Karlo, kiu mi diris, ke prenis la auxton.* Diru: Jen estas Karlo, pri kiu mi diris, ke li prenis la auxton.

Disigo en plurajn frazojn «

La plej bona maniero esprimi cxi tiel malsimplajn aferojn ofte estas uzado de pluraj memstaraj frazoj, ekz.: Vi asertis, ke vi vidis certan homon, sed tiu homo estas jam delonge mortinta. / Elizabeto baldaux eklogxos en la domo. Karlo vidis tiun viron, kiu vendis gxin al sxi. / Karlo diris, ke iu edzigxis. Kiu estas tiu persono? / Vi pensas, ke iu knabino amas min. Sxi estas tiu knabino. / Jen estas Karlo, kiu prenis la auxton. Tion mi diris antauxe.