PMEG 2023

34. Vortordo

En Esperanto la cxefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finajxoj, precipe N, ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta. En tiu cxi paragrafo temos cxefe pri la ordo de frazpartoj.

Aliaj reguloj pri vortordo «

Multaj E-vortecaj vortetoj ordinare staru por klareco gxuste antaux tio, al kio ili rilatas, ekz. ankaux, ecx, tre, nur. Ankaux ne staru antaux tio, kion gxi neas.

Rolvorteto staru cxiam antaux tio, kies rolon gxi montras.

Kunliga vorteto staru antaux tio, kion gxi ligas al io.

Ajn staru tuj post tiu tabelvorto, kiun gxi nuancas.

Legu ankaux pri la ordo de rektaj priskriboj de O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj.