PMEG 2024
38.3.8. MIS
MIS = “erareco, malgxusteco, malboneco”. MIS cxiam montras manieron aux econ de tio, kio staras poste. (La prefikso MIS estis oficialigita en 1929.)
kalkuli → miskalkuli = kalkuli erare
kompreni → miskompreni = kompreni erare
skribi → misskribi = skribi erare
direkti → misdirekti = montri aux gvidi en malgxustan direkton
akuzi → misakuzi = akuzi malprave, erare
korekti → miskorekti = provi korekti kauxzante erarecon
pasxi → mispasxi = fari eraran pasxon
uzi → misuzi = uzi en malbona aux malgxusta maniero
trakti → mistrakti = trakti malbone
faro → misfaro = malbona faro
formo → misformo = erara, malbona formo
formi → misformi = doni malgxustan, malbonan formon al io
Ordinara radiko «
misa = erara, malbona, malgxusta
misi = erari, maltrafi
MIS kaj MAL «
Ne konfuzu MIS kun MAL. MIS ne sxangxas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas la ideon de erareco aux malboneco. MAL komplete sxangxas la signifon en la kontrauxon:
lauxdi = diri, kiel bona io estas
mislauxdi = erare diri, ke io estas bona, dum gxi fakte estas malbona
mallauxdi = diri, kiel malbona io estas
mismallauxdi = erare diri, ke io estas malbona, dum gxi fakte estas bona