PMEG 2024
38.3.9. PRA
PRA = “antaux tre longa tempo, primitiva”. PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:
homo → prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
arbaro → praarbaro = primitiva, netusxita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo
tempo → pratempo = la komenca tempo de la homaro aux de la mondo
eksplodo → la Praeksplodo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreigxis la universo laux moderna kosmologio
tipo → pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo
peko → prapeko = la origina peko de Adamo kaj Evo (laux Kristanismo)
Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantauxlasta = “antauxa al la antauxlasta”. Simile eblus uzi PRA cxe antauxhieraux kaj postmorgaux.
Cxe parencovortoj «
Cxe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.
Cxe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o kaj nev(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antauxe aux poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri ecx pli malproksimajn parencojn, unu PRA por cxiu generacio:
avo → via praavo = la patro de via av(in)o
avo → via prapraavo = la patro de via praav(in)o
avo → via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o
nepo → via pranepo = la filo de via nep(in)o
nepo → via prapranepo = la nepo de via nep(in)o
onklo → via praonklo = la frato de via av(in)o
onklo → via prapraonklo = la frato de via praav(in)o
nevo → via pranevo = la filo de via nev(in)o
nevo → via prapranevo = la nepo de via nev(in)o
Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavo = pra-pra-pra-avo, kvarpraavino = pra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankoraux neuzata.
Cxe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aux multajn generaciojn antauxe aux poste:
patro → prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aux imagata fondinto de popolo, tribo aux familio
filo → prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono
Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finajxo) gxenerale pri ies antauxuloj kaj posteuloj, ofte ecx sen seksa distingo.
Cxe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.
Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.
Ordinara radiko «
praa = ekzistinta antaux tre longe, primitiva, antauxhistoria