PMEG 2024
38.2.13. ER
ER = “tre malgranda parto de tutajxo”. ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaux ER, cxiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:
sablo → sablero = grajno de sablo
negxo → negxero = flok(et)o el negxo
cxeno → cxenero = unu kunliga parto (ringo) de cxeno
pluvo → pluvero = akvoguto de pluvo
mono → monero = peco de metala mono (papera monpeco nomigxas monbileto aux monpapero)
herbo → herbero = unu tigo de herbo
fajro → fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankaux sparko)
kudri → kudrero = unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno
Ordinara radiko «
ero = malgranda (konsistiga) parto
ereto = malgrandega ero
grandaj eroj → grandera = konsistanta el grandaj eroj
disaj eroj → diserigxi = dispartigxi en multajn disajn erojn
ER, PART kaj PEC «
ER montras unu el multaj similaj apenaux distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aux individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aux desxirita de tuto, oni uzu PEC: Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.FE.42 (PEC havas ankaux diversajn aliajn signifojn.)