PMEG 2024
38.2.12. END
END = “devas esti farata”. Komparu kun EBL kaj IND. Tio, kio staras antaux END, cxiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. END-vortoj do cxiam devenas de verboj. Oni povas uzi END nur cxe objektaj verboj. END estas suficxe malofte uzata. (La sufikso END estis oficialigita en 1953.)
pagi → pagenda = tia, ke gxi devas esti pagata, tia, ke oni pagu gxin
respondi → respondenda = tia, ke gxi devas esti respondata, tia, ke oni respondu gxin
Ordinara radiko «
enda = nepra, necesa, kiu devas esti, kiu devas okazi
ende = nepre, necese
Endas, ke vi venu. = Estas necese, ke vi venu.
END estas tre malofta afikso, kaj kiel ordinara radiko gxi estas ecx pli malofta. Tial oni atentu, ke vortoj kiel enda, ende kaj endi ne cxiam komprenigxas facile, kvankam ili estas tute regulaj.