PMEG 2023

38.2.28. OP

OP = “grupo kun certa nombro da membroj”. Komparu kun OBL kaj ON. OP estas uzebla nur cxe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaux OP, cxiam montras, kiom da membroj estas en la grupo:

  • unu unuopo = unu sola afero aux persono

  • unu unuopa = sola, rigardata aparte

  • unu unuope = cxiu por si mem

  • du duopo = grupo de du, paro

  • du duopa = konsistanta el du membroj

  • du duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du

  • dek dekopo = grupo de dek

  • dek dekopa = konsistanta el dek membroj

  • dek dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek

  • Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam duope.FE.14 Ili promenas cxiam ambaux kune.

  • Kvinope [= kvin personoj kune] ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn.FE.14

  • En la salono ludis kvaropo da muzikistoj.

  • Ni demandis cxiun unuopan personon aparte, sed cxiu respondis tute same.

  • La registaro devas protekti la rajtojn de unuopuloj.... de unuopaj personoj.

  • Kiomope ni ludu? ≈ Po kiom da personoj estu en la grupoj, kiam ni ludos?

  • Rigardu, kiel multope jam aligxis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia.OV.374 La grupo de aligxintaj britoj konsistas el multaj personoj.

  • duopa interparolo = interparolo inter du personoj

  • triopa laborgrupo = laborgrupo konsistanta el tri personoj

Se temas pri objekto, kiu konsistas el du partoj, cxiu el kiuj estas per si mem tia objekto, tiam oni ne uzas OP, sed OBL.

Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Antaux O-finajxo la sufikso OP estas forlasebla, cxar simpla O-formo havas cxe nombrovortoj interalie la signifon de opo:

  • duo = duopo aux la nombro du

  • trio = triopo aux la nombro tri

  • deko = dekopo aux la nombro dek

Ordinara radiko «

  • opa = kolektiva

  • ope = kolektive

  • opo = kolektiva grupo