PMEG 2023

38.2.29. UJ

UJ = “io, kio estas destinita enhavi ion certan”. Komparu kun ING kaj EJ.

UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: “entenilo”, “kreskajxo” kaj “lando”. Tio, kio staras antaux UJ, cxiam montras tion, kio estas (aux okazas) en la afero.

Enteniloj «

UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, aux en kiu oni faras ian agon:

  • salo salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo cxe mangxotablo

  • teo teujo = skatolo por tefolioj

  • cigaro cigarujo = skatoleto por cigaroj

  • abelo abelujo = artefarita logxejo por abeloj (natura logxejo de abeloj povas esti abelejo, sed tiu vorto signifas ankaux “loko, kie abelbredisto tenas abelujojn”)

  • mono monujo = saketo (aux alispeca entenileto) por porti monon

  • cindro cindrujo = vazeto por kolekti cindron, precipe tabakan

  • knedi knedujo = vazo, en kiu oni knedas paston

  • bani banujo = kuvo aux simile, en kiu oni banas sin mem aux iun alian

  • konservi konservujo = skatolo, vazo, kesto k.s., en kiu oni konservas ion (ekz. mangxajxon)

  • trinki trinkujo = granda longforma ujo (trogo), el kiu bestoj trinkas

UJ havas tre gxeneralan signifon. Por precizeco oni povas fari kunmetajxojn kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekrucxo, tetaso, cigarskatolo, cigaredpaketo, konservoskatolo.

Rimarku, ke tio, kio staras antaux UJ, cxiam devige montras enhavon, dum tio, kio staras antaux SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = “skatolo el lado”, lignositelo = “sitelo el ligno”, noktovazo = “vazo uzata dumnokte por urini”, tirkesto = “eltirebla kesto”. Sed ladujo devas esti “ujo por lado”, kaj lignujo estas nepre “ujo por ligno”, dum nek *noktujo* nek *tirujo* havas sencon.

Kreskajxo «

Cxe nomo de frukto, bero aux floro UJ povas montri kreskajxon, normale arbon aux arbuston, kiu donas tian frukton, beron aux floron:

  • pomo pomujo = pomarbo

  • banano bananujo = bananplanto

  • vinbero vinberujo = vin(ber)arbusto

  • rozo rozujo = rozplanto

Pro la risko de konfuzo kun vazo, kiu enhavas tiajn fruktojn, berojn aux florojn, multaj nuntempe preferas vortojn kiel pomarbo, bananplanto, tearbedo k.t.p. Sed la UJ-formoj restas uzeblaj.

Lando «

Cxe nomo de popolano, UJ cxiam signifas “la lando de tiu popolo”:

  • francoj Francujo = la lando de la francoj

  • cxinoj Cxinujo = la lando de la cxinoj

  • somaloj° Somalujo = la lando de la somaloj

Iafoje oni faras landan aux regionan UJ-vorton el alispeca vorto:

  • patro patrujo = patrolando, hejmlando, origina lando

  • prefekto prefektujo = regiono administrata de prefekto

  • Esperanto Esperantujo = Esperantolando, la (imagata) lando de la esperantistoj, la Esperanta mondo (la kongresoj k.t.p.)

En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankaux la radikon LAND sufiksece, kaj la neoficialan sufikson I. La plej multaj landoj havas tamen sensufiksan nomon. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.

Ordinara radiko «

Kiel ordinara radiko UJ cxiam montras entenilojn, vazojn, skatolojn k.t.p., neniam kreskajxojn aux landojn:

  • ujo = ia vazo, skatolo aux alia entenilo