PMEG 2024
39.2.6. BIO
Eksprefikso kun la signifo “vivo” aux “vivanta estajxo”: biografio, biologo, biopsio, biotopo.
Vera prefikso «
Iafoje rigardebla kiel vera prefikso en kelkaj modernaj vortoj: hxemio → biohxemio = “hxemio de vivantaj estajxoj”, fiziko → biofiziko = “biologia fiziko”, industrio → bioindustrio = “industria bestobredado”, maso → biomaso = “maso de vivantaj estajxoj (en unu loko)”, diverseco → biodiverseco = “diverseco de vivantaj estajxoj”. La preciza signifo de BIO estas iafoje malklara. Normale temas pri “vivanta estajxo”, sed iafoje eble pri “vivo”, “viva proceso” aux ecx “biologio”. Plej multaj BIO-vortoj ankaux povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.