PMEG 2023

39.2.5. AUXTO°

Eksprefikso en multaj radikoj kun la signifo “(per si) mem, propra”: auxtodidakto, auxtogiro, auxtografo, auxtoklavo, auxtomato, auxtobiografio, auxtomobilo.

Vera prefikso «

“Auxtomata”. Aperas iafoje (tre malofte) kiel vera prefikso: piloto *auxtopiloto* = “pilotauxtomato en aviadilo”, respondilo *auxtorespondilo* = “auxtomata respondilo de telefono”. AUXTO estas evitenda pro la risko de konfuzo kun la vorto auxto (mallongigo de auxtomobilo). Nepre uzu auxtomata aux auxtomato.