PMEG 2023

39.2.9. EUXRO°

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj estas (ekster-Esperantaj) kunigxoj de la vorto Euxropo kaj iu alia vorto. La “o” normale malaperas antaux vokalo: Euxrovizio = “euxropa televizio”, Euxroporto (haveno en Roterdamo), Euxrazio = “Euxropo kaj Azio”.

Vera prefikso «

Mallongigo de “Euxropo” (aux “Euxropa Unio”) iafoje uzata kiel vera prefikso: *Euxrotunelo* (tunelo inter Francujo kaj Britujo), *euxrokomunismo* = “okcident-euxropa varianto de komunismo”. Se temas pri vera Esperanta prefikso, la “o” cxiam restas, kaj la posta radiko estas cxiam kompleta Esperanta radiko. Komparu kun AFRO.

Nun euxro (kiel memstara vorto) estas nomo de monunuo. Por eviti konfuzon oni do ne plu uzu la prefikson EUXRO kun la signifo “Euxropo”. Oni uzu nur la plenan radikon EUXROP en Esperantaj kunmetajxoj.